Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

La ŝanĝoregistro

  1. Redakcio 25-a (jan 2003)
  2. Redakcio 24-a (dec 2000)
  3. Redakcio 23-a (jul 2000)
  4. Redakcio 22-a (dec 1999)
  5. Redakcio 21-a (maj 1999)
  6. Redakcio 20-a (dec 1998)
  7. Redakcio 19-a (aŭg 1998)
  8. Redakcio 18-a (jul 1998)
  9. Redakcio 17-a (mar 1998)
  10. Redakcio 16-a (jan 1998)
  11. Redakcio 15-a (aŭg 1997)
  12. Redakcio 14-a (maj 1997)
  13. Redakcio 13-a (nov 1996)
  14. Redakcio 12-a (apr 1996)

Redakcio 25-a (jan 2003)

agordilo, ano, API, bitmonero, ĉefsubdisko, ĉiuliteraĵo, doko, demonstraĵo, diferencodosiero, dumtajpa serĉo, evitinda, ebligi, enirejo, flikilo, fonlumo, fraktalo, frontlumo, grifelo, kajerkomputilo, komuta praŝargilo, kromsubdisko, lumdiskego, malaboni, malebligi, malvarma reŝargo, membro, musumi, navigejo, planilo, pluroperaciuma komputilo, portalo, pretaranĝita, provversio, reflekta ekrano, reklamilo, reklamrubando, samaksa, signonumero, sinskriba programo, taskaro, traluma ekrano, TTT-legilo, TTT-paĝaro, tutekrane, vicnutrilo, volapukaĵo.

Redakcio 24-a (dec 2000)

maj300.jpg;

absoluta dosierindiko, bajtredaktado, deklivo, densigi, disponaĵnumero, dosierindiko, dosiernomo, dosierujano, draŝado, duloka rilato, ekrankopio, eksdata, etoso, fabo, fono, Ĝavaskripto, ĝisdata, hierarkia dosiersistemo, IA5, ida procezo, interpreto de dosierindiko, jeso, longa kodono, komanda enŝovo, komponilo, kunsendaĵo, loknombro, malfono, mem, memormapo, majuskligo, menuero, minuskligo, moduso, muntaĵo, neo, nombazo, normokontrola testaro, ordiza elemento, paligi, patra procezo, pozicia frakcio, radika dosierujo, relativa dosierindiko, senpaŝa signo, signoklaso, skeleta prezento, supermem, ŝargomapo, taksgarnituro, takstestado, tezaŭro, vojprefikso.

Redakcio 23-a (jul 2000)

Transiro al UTF-8 en la fontoj. KL iĝas pli amika al Linko.

afiŝo, agordaro, cifereca mono, defora atingo, demetebla disko, eblo, ekranbloko, eksterreto, elbufrigi, etendilo, eterreto, fasko, firmaĵo, fora, fora terminalo, fora uzanto, funkciaro, Ĝenerala Publika GNU-Permesilo, historio, hoko, ilfako, ilobreto, ĵetono, kojnaĵo, Linko, mesaĝaro, molaĵo, nabo, profililo, profilo, programada medio, protokolo, regulesprimo, retkomerco, retpirato, tajpeska tiparo, UniRed, vidigilo.

Redakcio 22-a (dec 1999)

Postskripta formo por surpaperigo estas realigita.

Novaj artikoloj:

aŭtokonservado, blanka spaco, blankaĵo, datagramo, duonkodo, eksiga signo, ekstrakti, elskatole kapabla, fona reĝimo, grasa tiparfasono, inversigi, karuselo, kvitanci, lernilo, logika redaktado, malnepra parametro, malvero, nedisigebla ago, negativa kvitanco, nepra parametro, neriparebla eraro, nesinkrona, pezekstremo, prioritata vicigo, retumilo, samtavola komunikado, samtavolano, senvalora, sinkrona, sintaksa salo, stafetringo, stapla reĝimo, surdorsa kvitanco, sveni, Tajmzo, TTT-paĝo, vicigi, vicigilo.

Redakcio 21-a (maj 1999)

Novaj artikoloj:

absoluta eraro, alfa testado, alreferencado, apleto, babilema, beta testado, bitoko, diskingolitero, diskturnila niĉo, forgesujo, grupnumero, ĝiraforeloj, ignorato, indeksnodo, inkĵeta printilo, kahela aranĝo, komandlinia interfaco, kompletigo, kopii en la poŝon, kreska ordigo, kreska ordo, kromnomo, lunarko, maldensa tabelo, malkreska ordigo, malkreska ordo, modifi, movi en la poŝon, labora, laŭmenda programaro, META-klavo, misreferenco, muskursoro, oblikva frakcistreko, ordinara dosiero, peta-, plena domajnnomo, registrejo, replikado, respondafiŝo, retregiono, rubujo, salutnomo, servleto, solvaloriza, speciala dosiero, speciala dosiero bajta, speciala dosiero bloka, spegulo, subliniaĵo, superliniaĵo, surmetingo, ŝablona rekono, ŝpruchelpilo, taskopleto, taskostrio, tera-, transpoŝigi, uzantonumero, valorizebla esprimo, virtuala disko, viŝringo.

Redakcio 20-a (dec 1998)

La plej granda novaĵo en ĉi tiu redakcio estas aldono de ankoraŭ unu prezentomaniero: la «Komputada leksikono» nun estas legebla en Texinfo (vd Teĥinfo), per pli rapida kaj oportuna hiperteksta legilo (nurteksta, ebliganta eviti la muson, kun regulesprimaj serĉoj tra la tuta dokumento). La eligo per Teĥo ankoraŭ ne estas preta.

La aldono de kroma uzulinterfaco postulis rearanĝon de la dosieroj kaj de la maniero aranĝi la materialon. Nun ĝi evoluas en la GNU-a direkto (t.e. al Teĥinfo). Sed tio ankaŭ sekvigis, ke kelkaj dosiernomoj ŝanĝiĝis; tial, se vi havis pli fruan redakcion, bv forviŝi la pli fruajn fontajn (*.l3) kaj HTML-dosierojn (por ne kuntreni balaston).

En ĉi tiu redakcio estas korektitaj multaj tajperaroj afable indikitaj de s-ro Bert Schumann el Francio.

La novaj artikoloj:

absoluta adreso, adresrango, aproksimi, bazreĝistro, bazhava adresado, ĉapdosiero, degenera matrico, deponejo, determinanto, diagonaligo de matrico, difina modulo, direktivo, diskaparato, dulineara funkcio, ekrankurteno, ekskluzivigo, Eŭklida spaco, fadensekura, fermita proceduro, fiksita disko, Hermita spaco, indichava adresado, indiĝena lingvo, indiĝena prezento, indiĝena reĝimo, indiĝena tradukilo, langeto, malfermita proceduro, malfermita procedurvoko, malrekta adresado, matrica multipliko, memadjunkta matrico, nomuskla, klavaro, kontaktoskatolo, kuketo, kunnomumi, orta unita sistemo, plurlineara funkcio, plusendi, realiga modulo, rekta adresado, relativa adresado, relativa adreso, senpera adresado, senvica atingo, senvice atingebla memoro, senvirusigilo, similaj matricoj, skalara produto, superaro, Teĥinfo, unita, unita matrico, unitigi, usklecoblinda, usklecodistinga, usklecoviŝa, variema.

Redakcio 19-a (aŭg 1998)

Lastatempe mi tradukis la Baŝajn mesaĝojn kadre de esperantiga projekto, kaj iom okupis min pri lineara algebro. Tio evidentas el la konsisto de la novaj artikoloj.

Novaj aŭ ŝanĝitaj artikoloj:

adjunkta, ajgeno, ajgenvektoro, arkaika, bonkondiĉa, ĉaretreveno, ĉefdiagonalo, ĉefeligujo, ĉefenigujo, ĉeferarujo, ĉifrado, densa tabelo, diagonala matrico, dialoga procezo, dialoga ŝelo, dinamika memordisponigo, dosiernumero, eksiĝdato, ekvaciaro, elirstato, eliru, finiĝo, Gaŭsa eliminado, gcc, hejma dosierujo, kernovoko, klavkomando, kodoprezento, kondiĉkvalito, kondiĉnombro, konektilo, konservi, kontaktoingo, kontraŭdiagonalo, kontraŭsimetria matrico, konzolo, krampomalvolvo, kromdiagonalo, kvadrata matrico, lineara algebro, liniavanco, malvolvo, miskondiĉa, nomhava dukto, normo, normo, normumi, nutrado, okupi, ordo, orta matrico, ortnormumita sistemo, paĝavanco, POP, primitiva komando, proceznumero, promocii, protokolo, reaktivigi, rekta matrico, rubanda matrico, saluta ŝelo, senrubigi, simetria matrico, skalaro, skribdifekti, SMTP, stakmaltroo, staktroo, statika memordisponigo, stiroperacio, transponi, unuomatrico, vektora spaco, vaka, WGL4.

Redakcio 18-a (jul 1998)

Novaj aŭ ŝanĝitaj artikoloj Kaliforniaj:

alidirekti, atingopermeso, bindi, dispartigi, FSF, GNU, IEEE, instalilo, libera programaro, malinstalilo, Pozikso, rekta ligilo, simbola ligilo, statika bindado, subdisko.

Redakcio 17-a (mar 1998)

  1. La nomon de la Leksikono mi ŝanĝis al pli neŭtrala «Komputada». Unue, ĉar la praktikaj aferoj nun estas iom malpli subreprezentitaj; kaj due, ĉar la oficiala sufikso -ad malpli ĝenos la fundamentistojn.
  2. La uzado de Unikodo etenditas ĝis la Vindoza Lucida Sans Unicode. Tiun version identigas la generila opcio 8. La antaŭa WGL4-versio nun genereblas per la reĝimo 4. (Vd instalnoton.)
  3. Provo apliki stilfolion.
  4. La ŝanĝoregistro apartigita de la kovrilo.
  5. La fonetika alfabeto estas ŝanĝita.
  6. Aliaj novaj aŭ ŝanĝitaj artikoloj:
    Bulea valoro, demeti, Esplorilo, foliumilo, HTML, kongrui, legi, literoj hebreaj, Lucida Sans Unicode, medivariablo, munti, muntodosiero, Navigilo, paĝoparo, plurmedio, poŝtilo, regula esprimo, serĉvojo, signaro, stilfolio, surmeti.

Redakcio 16-a (jan 1998)

  1. La interna prezento ŝanĝita por ebligi ortografian kontrolon per Ispell. Interalie, alilingvaj vortoj nun havas la lingvan markaĵon per lang="fr" ktp.
  2. Aldoniĝis artikoloj pri Emakso kaj ĝia familio.
  3. Codoromo iĝis (nurlegebla komputila) lumdisko.

Redakcio 15-a (aŭg 1997)

Plua evoluo de UTF-8. Diversaj artikoloj pri la retaj aferoj.

Redakcio 14-a (maj 1997)

  1. La dosiernomoj iĝis ĉefliteraj, la sufiksoj povas esti HTM aŭ html.
  2. Ĉar Netscape 4.0 kaj Microsoft Internet Explorer 4.0 subtenas iom da Unikodo, nun eblas generi HTML-dosieroj en la kodformo UTF-8. La literoj de Esperanto, la simboloj matematikaj, literoj rusaj k.a. videblas en sia aŭtenta formo, se la tiparo priservanta la koncernan UTF-on posedas ilin.

Redakcio 13-a (nov 1996)

  1. Estas aldonitaj tradukoj de la terminoj en la rusan (kaj laŭeble, en aliajn de mi konatajn lingvojn).
  2. Ĉar la tabelojn nun komprenas sufiĉe multaj foliumiloj, mi komencis uzi tiun eblon.
  3. Nun la TTT-versio de la Komputika Leksikono estas generebla en pluraj kodoj:

Redakcio 12-a (apr 1996)

Ĉar la komputikaj aferoj tre rapide evoluas, mi decidis ekde la 12-a redakcio dati ĉiujn artikolojn. Fojfoje la teksto ŝajnas ridinde arkaika, se oni ne scias, ke fakte mi ĝin verkis antaŭ 8 jaroj. Nun ne eblas determini la ĝustajn datojn, tial ĉion pli frue verkitan mi datas per rimarkebla dato 1996-02-29. Nur la postaj datoj estas precizaj.

La sufikso de la HTML-dosieroj (kaj en la ankroj) nun estas kvarlitera («.html» anstataŭ la eksa «.htm»).

La plej gravaj aldonoj de ĉi tiu redakcio koncernas la signarojn. Iĝis dokumentitaj la signoj de la Latina-3a kaj la komencaj kodpaĝoj de Unikodo. Por tio necesis sistemigi la nomaron por la diakritiloj.


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion