Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

J —

La dek tria el la literoj de Esperanto. Ofta nomo de entjera variablo.

1996-01-05


jat·o

Lib.: Unu el la literoj Cirilaj, Ѣ. En Slavono ĝi prezentis malstabilan sonon, eble diftongon [ie] aŭ ion similan al la angla [æ]. Ĝia sorto estis diversa en la slavaj lingvoj; ekz-e en la rusa ĝi ŝanĝiĝis al ['e].

Angle: yat
Ruse: ять, ядь

1996-04-15


jer·eg·o

Lib.: Unu el la literoj Cirilaj, Ъ. En Slavono ĝi prezentis mallongegan [˘o]. En la rusa tiu sono evoluis al plena [o] aŭ forfalis (vd jero), dum la litero iĝis speco de disigilo («malmolsigno») post konsonantoj. En la bulgara lingvo jerego nun prezentas apartan vokalon (normale longan).

Rim. La bulgaroj transskribas sian jeregon per «a kun ĉapelo» (â), dum en nia transskribo (uzata ankaŭ por la bulgara) jeregon prezentas «i kun liva korno» (ì).

Angle: hard sign
Bulgare: ер голям
Ĉeĥe: tvrdý jer
Ruse: ер, твёрдый знак

1996-04-15


jer·et·o

Lib.: Unu el la literoj Cirilaj: Ь. En Slavono ĝi prezentis mallongegan [˘e][˘ɪ]. En la rusa la sono evoluis al plena [e] aŭ forfalis (vd jero), dum la litero iĝis speco de disigilo («molsigno») post konsonantoj.

Angle: soft sign
Ĉeĥe: mêkký jer
Serba-Kroate: jerek
Ruse: ерь, мягкий знак

1996-04-15


jer·o

Lib.: Nomo de du Slavonaj literoj: jereto kaj jerego, uzitaj por prezenti mallongegajn vokalojn. En 10–12 jc la jeroj plilongiĝis ĝis plenvaloraj vokaloj en la silaboj fermitaj, kaj forfalis en la silaboj malfermitaj. Nun la koncernaj literoj Cirilaj havas specialajn funkciojn en pluraj lingvoj.

Angle: yer
Ĉeĥe: jer
Ruse: ер

1996-04-15


jes*

En dialogujo, butono per kiu la uzulo povas jese respondi al koncerna demando.

Angle: yes
Ruse: да

1996-08-24


jes*o

En Pozikso, enigaĵo (signoĉeno) kongrua al la lokaĵo yesexpr, difinanta (per regulesprimo) la jesajn respondojn en dialogo.

Angle: affirmative response

2000-08-19


junt·o [PIV] —

Interfaco, precipe aparata.

Angle: join, interface
Ruse: стык, соединение

1996-01-05


jus·eg·o

Lib.: La juso Ѫ, kiu en Slavono prezentis nazan [~ɔ].

Angle: big yus
Ruse: юс большой

1996-04-15


jus·et·o

Lib.: La juso Ѧ, kiu en Slavono prezentis nazan [~ɛ] kaj poste iĝis la rusa Я.

Angle: little yus
Ruse: юс малый

1996-04-15


jus·o

Lib.: Kuna nomo de du Slavonaj literoj: juseto kaj jusego, uzitaj por prezenti nazajn vokalojn. En plimulto de la slavaj lingvoj (sed ne en la pola) ili perdis sian nazan karakteron. Jusojn havis glagolico kaj kirilico, en la modernaj civilaj alfabetoj ili malestas.

Angle: yus
Ruse: юс

1996-04-15


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion