


 
 
Sciigo pri nenormala situacio en la funkciado de traktilo; vd averto, erarmesaĝo; kp kontrolo.
Angle: diagnostics 
Ruse: диагноз 
1996-02-29
Matrico kies ĉiuj elementoj, situantaj ekster la ĉefdiagonalo egalas al 0; t.e. rubanda matrico kies rubandolarĝo estas 1, ekz-e la unuomatrico.
Angle: 
diagonal matrix 
Ruse: диагональная матрица 
1998-08-18
Metodo aplikebla al multaj formalaj klasoj de komputeblaj funkcioj por konstrui funkcion, kiu ne apartenas al la koncerna formala klaso; ekz-e ni konsideru la problemon, ĉu ekzistas ĉiea komputebla funkcio, kiu ne estas primitive rekursia funkcio.
Ĉiun primitive rekursian funkcion oni povas esprimi per formulo el la bazaj funkcioj (konstantoj, krementoj, projekcioj — ĉiuj prezenteblaj per finia signaro) kaj la du operatoroj (kompono kaj primitiva rekursio). Do, tiuj formuloj formas numereblan aron; oni povas aranĝi ilin en sekvencon laŭ la leksikografia ordo de la koncerna signaro, kaj uzi la pozicinumeron en tiu sekvenco kiel formulnumeron. Eĉ pli ol tio, oni povas konstrui algoritmon, kiu generas tiujn formulojn (kaj nur ilin) en la indikita ordo. Estu Qx la (x+1)-a formulo en tiu sekvenco, kaj gx estu la funkcio komputata per Qx. Nun ni difinu la diagonalan funkcion h tiel:
h(x)=gx(x)+1
Evidente, ni havas algoritmon por kalkuli h-n: por komputi h(x) necesas generi la formulojn ĝis Qx, poste apliki Qx al x por ricevi gx(x), poste krementi la rezulton. Do, h estas komputebla. Tamen ĝi certe ne estas primitive rekursia, ĉar se estus tiel, ni havus h=gz por ia z. Sed tiam
gz(z) = h(z) = gz(z)+1
— memkontraŭdiro.
Sammaniere oni povas pruvi la ekziston de ĉiea nekomputebla funkcio (kaj eĉ pli facile, ja por tiu pruvo oni ne bezonas zorgi pri la komputeblo de la funkcia klaso — sufiĉas konstati, ke ĝi estas arteorie numerebla).
Rim. Evidentas analogio kun la «diagonala pruvo» de Kantoro (G. Cantor, 1845–1918) pri nenumereblo de la reeloj.
Angle: diagonalization 
Ruse: 
диагонализация 
1996-02-29
 Por donita 
kvadrata matrico M, 
konstruado de diagonala matrico A 
tia ke A kaj M estu similaj matricoj, t.e. 
A = V⁻¹AV.
 Por donita 
kvadrata matrico M, 
konstruado de diagonala matrico A 
tia ke A kaj M estu similaj matricoj, t.e. 
A = V⁻¹AV. 
Diagonaligo estas maniero trovi la ajgenojn de M (kiuj aperas sur la ĉefdiagonalo de A) kaj ĝiajn ajgenvektorojn (kiuj formas la vertikalojn de V).
Angle: 
matrix diagonalization 
Ruse: диагонализация 
матрицы 
1998-09-11
 En naciaj 
alfabetoj, kromsigno uzata por fari novan literon el alia, baza litero. Plej ofte 
diakritiloj estas supersignoj, iom malpli ofte, subsignoj, fojfoje ankaŭ 
kromsigno enlinia (kiel en la hebrea בּ, kp ℶ). Iuj gramatikistoj rigardas 
ankaŭ specialfunkciajn literojn (kiaj la angla h en la duliteraĵoj ch, ph, sh, aŭ la rusaj 
jeroj) speco de diakritilo.
 En naciaj 
alfabetoj, kromsigno uzata por fari novan literon el alia, baza litero. Plej ofte 
diakritiloj estas supersignoj, iom malpli ofte, subsignoj, fojfoje ankaŭ 
kromsigno enlinia (kiel en la hebrea בּ, kp ℶ). Iuj gramatikistoj rigardas 
ankaŭ specialfunkciajn literojn (kiaj la angla h en la duliteraĵoj ch, ph, sh, aŭ la rusaj 
jeroj) speco de diakritilo. 
Vd ĉapelo, dekstra korno, dukorno, duobla dekstra korno, duobla liva korno, liva korno, lunarko, meza punkto, subjoto, subkomo, superkomo, superpunkto, superringo, superstreko, tildo, trastreko, tremao, vosteto, zoeto.
Rim. En preciza terminaro preferindas malkonfuzi fenomenojn fonetikajn (akuto, cirkumflekso, umlaŭto, dierezo ktp) disde iliaj grafikaj esprimiloj (dekstra korno, ĉapelo, tremao ktp) — kiel oni distingas literojn kaj sonojn. Ekz-e tildo povas esprimi cirkumflekson en unu lingvo, kaj nazan prononcon aŭ moligon en alia; kaj simetrie, nazan prononcon povas indiki vosteto.
Vd ankaŭ Nomoj de kromsignoj laŭ E. Grimley Evans.
Fil. PIV difinas:
diakrit·a 1 (Gramatiko) Servanta por distingi: diakritaj signoj …Laŭ tiu difino ŝajnas pli konvena karakterizi la radikon ne adjektiva sed verba.
Oni povus heziti pri la senco de «diakritaĵo»: ĉu temas pri diakritilo, ĉu pri diakritilhava litero. Mi perferas la duan interpreton, kiu estas pli distingema.
Angle: diacritic; accent 
Ruse: 
диакритический знак 
1996-04-07
Programlingvo estiĝinta sekve de relative malgravaj ŝanĝoj en norma programlingvo. Dialektoj estiĝas pro diversaj kialoj, precipe pro la sekvaj:
Angle: dialect 
Ruse: диалект 
1996-02-29
Ω Procezo interaganta kun uzula terminalo (kontraste al fona procezo).
Fil. Kp malfono.
Angle: foreground process 
France:  tâche d'avant-plan 
Ruse: диалоговая 
задача 
1998-07-31
Ŝelo (t.e. ŝela procezo) por kies ĉefenigujo, ĉefeligujo kaj ĉeferarujo estas nomumita uzula terminalo (kontraste al fona ŝelo).
Angle: interactive shell 
Ruse: диалоговая 
оболочка 
1998-07-31
Reĝimo de laboro kun komputa sistemo kiam la uzulo stiras la programplenumon per siaj komandoj dum la rultempo. Dialoga reĝimo kutime implicas interŝanĝon de tekstaj komandoj aŭ demandoj kaj respondoj aŭ invitoj; en interaga reĝimo eblas uzi pli evoluintajn programajn aŭ aparatajn rimedojn. Vd seanco, saluti, adiaŭi; kp fona reĝimo, stapla reĝimo.
Angle: dialog, interactive mode, on-line mode 
Ruse: 
диалог 
1996-02-29
En GUI, speciala fenestro, kiun la sistemo aŭ aplikaĵo aperigas sur la ekrano kiam ĝi bezonas respondon de la uzulo.
Angle: 
dialog box 
Ruse: диалоговое окно 
1996-08-23
Fil. En la rusa faka ĵargono la signo # havas ankaŭ pli precizan nomon: krado. Metite post numeralo la signo # simbolas funtojn (angle a 5# sack of sugar — «kvinfunta sukersako»); do, oni povis provi funtsignon, kiu Esperante estas malpli konfuzebla kun la pundosigno (£), ol en la angla. Tamen la ideon pri dieso trudas la norma nomo en Ada. — La nomo numersigno evitindas, ĉar ekster Anglalingvujo numeron simbolas aliaj signoj (ekz-e en la rusa).
Angle: sharp; hash mark, pound sign 
Ruse: 
решётка, диез 
1996-02-29
Ekvacio entenanta «finiajn diferencojn» (vd diferencoperatoro) de la serĉata funkcio.
Angle: difference equation 
France:  équation aux différences finies 
Germane:  Differenzengleichung 
Ruse: 
разностное уравнение, уравнение в 
конечных разностях 
1996-02-29
Teksta dosiero entenanta diferencojn (ŝanĝojn, aldonojn aŭ mankojn) inter du (grupoj da) dosieroj. Kutime temas pri versioj de programa fontoteksto aŭ dokumentaro; en Unikso tian diferencodosieron generas la utilaĵo diff; ekzemplan uzon vd sub flikilo.
Angle: diffs file
2002-08-21
La operatoro Δ, transformanta funkcion f en ĝian finian diferencon Δ[h]f(x)=f(x+h)−f(x). Se temas pri sekvenco de argumentaj valoroj { x[k] } (plej ofte, xk=x₀+k⋅h), oni skribas
Δfn = f(xn+1) − f(xn)
— vd diferenca ekvacio. Krom tiaj dekstraj diferencoj (angle «forward difference») estas uzataj ankaŭ la maldekstraj diferencoj:
∇h f(x) = f(x) − f(x−h)
kaj la centraj diferencoj (angle central difference):
δh f(x) = f(x+h/2) − f(x−h/2)
Angle: 
difference operator 
Ruse: разностный оператор 
1996-02-29
Tia apero de nomo en deklaro, ke la nomo okupas la pozicion de difinato. Ekz-e, en Paskalo:
   { 1 }    TIPO vektoro = TABELO [1..n] EL info; 
   { 2 }    VAR v: vektoro;    { ... } 
   { 3 }    v[i] := v[i+1]; la apero de vektoro en linio { 1 } kaj la apero de v en { 2 } estas difinaj aperoj, dum la aperoj de v en { 3 } aŭ de n kaj informtipo en { 1 } estas aplikaj aperoj.
Angle: 
defining occurrence 
Ruse: определяющее 
вхождение 
1996-02-29
En MODULA, interfaca parto de modulo(j), entenata difinojn de konstantoj, funkciĉapojn, listojn de importo ktp. Kutime difina modulo okupas apartan dosieron, simile al ĉapdosiero de C.
La ĉapdosieroj formas hierarkion, kiu estas uzata en disa tradukado de ŝanĝitaj moduloj kaj aŭtomate konstruas koheran tradukon sen ia ajn muntodosiero.
Kp realiga modulo.
Angle: 
definition module 
Ruse: модуль определений 
1998-12-06
 diĝit·a —
 diĝit·a — 1996-10-09
Eminenta Nederlanda komputikisto, (1930-05-11 en Roterdamo – 2002-08-06 en Nuenen). Lia tradukilo por ALGOL-60 estis inter la plej unuaj, li multe kontribuis al la teorio kaj praktiko de paralelado, metodoj kaj «disciplino» de programverkado (interalie de strukturema programado). Vd dormema frizisto, problemo pri la Nederlanda standardo, problemo pri la mortemaj manĝantaj filozofoj.
Fil. La supre indikita prononco estas uzata de Dijkstra mem kaj en Ruslando; la anglalingvanoj kutimas prononci [ˈdaĭkstrə]; por Esperanto tute akceptebla ŝajnas la ortografiema prononco (kun [ij]).
1996-02-29
 Larĝo de ventro 
(aŭ de dorso) de prestipo. En proporcia tiparo la diko de diversaj prestipoj 
varias.
 Larĝo de ventro 
(aŭ de dorso) de prestipo. En proporcia tiparo la diko de diversaj prestipoj 
varias. 
Angle: set size 
France:  chasse 
Germane:  Dickte 
Ruse: толщина 
1996-11-05
La nombro de indicpozicioj de tabelo: por vektoro (unudimensia tabelo), 1; por matrico, 2, ktp.
Angle: dimensionality 
Ruse: размерность 
1996-02-29
Ĉiu el la indic-variejoj de tabelo.
Fil. Kaze de vektoro, pli konforme al la matematika vortuzo «dimensio» devus signifi «la nombro de elementoj» — kion la komputikistoj nomas longo.
Angle: dimension 
Ruse: измерение 
1996-02-29
= Rultempa.
Angle: dynamic 
Ruse: динамический 
1996-02-29
Speco de interna komunikado, uzata en Vindozo por interŝanĝi komandojn kaj datumojn inter diversaj aplikaĵoj; ekz-e por transmeti enhavon de sterntabelo en raporton, preparatan per verkilo.
Angle: dynamic data exchange, 
DDE 
Ruse: динамический обмен данными 
1996-10-19
Sekve de procedurvoko estiĝas nova objekto, karakterizata de algoritmo (ĝin indikas la korpo de la vokata proceduro) kaj datumoj (la memoro por ĉiuj parametroj kaj variabloj lokaj en tiu proceduro); specialaj datumoj prezentas programpunktojn, specifajn por la dinamika ekzemplero: la revenadreson kaj la kurantan aktivan punkton (la plenumatan ordonon). Pro rekursio aŭ paralelado povas estiĝi pluraj dinamikaj ekzempleroj de unu sama proceduro (resp. de ties variabloj, markoj, parametroj).
Simile, objekto de klaso kreita per konstruilo estas dinamika ekzemplero de tiu klaso.
Angle: instance, activation, generation 
Germane:  Inkarnation 
Ruse: динамический 
экземпляр 
1998-11-21
Iom granda parto de la ĉefmemoro kies pecoj (fragmentoj, segmentoj) estas disponigataj rultempe por diverstipaj objektoj. Vd memorgenerilo, detrui.
Angle: heap, dynamic area 
Ruse: куча, динамическая область 
памяти 
1996-02-29
Maniero disponigi ĉefmemoron laŭ mendoj el plenumata programo (per memorgenerilo), kutime kun la eblo poste detrui tiun memoron. Kp statika memordisponigo.
Angle: dynamic allocation 
Ruse: динамическое 
размещение 
1998-08-13
Tabelo kies indicvariejoj (kaj sekve la memoramplekso) estas determineblaj nur rultempe.
Angle: dynamic 
array 
Ruse: динамический массив 
1996-02-29
Programdosiero, kiun la operaciumo povas laŭmende ŝargi kaj bindi al programo dum ties plenumo. Ekz-e Vindozo uzas tiajn bibliotekojn por realigi internaciigon de la klavaro, literumiloj ktp. En tiu formo operaciumoj disponigas opuzajn (sub)programojn. Kp statika bindado.
Angle: 
dynamic link library, DLL, shared library 
Germane:  dynamische Bibiliothek 
Ruse: 
динамически связываемая библиотека 
1996-10-19
«… 1 (pri sendaparato) Povanta efektivigi samtempe du malsamajn sendojn sur du malsamaj ondolongoj. 2 =dupleksa» [PIV].
1996-02-29
Eĝo, kiu estas nek simetria eĝo, nek maŝo (vd ĉe grafeo). Direktan eĝon oni kutime bildigas per sago.
Fil. Arko estas sufiĉe internacia; tamen oni ofte konfuzas la anglajn «edge» kaj «arc», tial la radikŝpara kaj preciza duvorta formo ŝajnas preferinda. «Orientita eĝo» havas tradicion en Esperanto, sed «direkta eĝo» estas pli logika: se la eĝoj havas direkton, tiam la tuta grafeo estas direkta grafeo; se la direktoj koheras, la direkta grafeo estas orientita (ekz-e alradike orientita arbo); simile estas pri aliaj eĝaroj (orientita vojo, ciklo ktp).
Angle: arc, directed edge 
France:  arc 
Germane:  Pfeil 
Ruse: дуга, 
ориентированное ребро 
1996-02-29
Grafeo kiu ne havas simetriajn eĝojn. Kp sendirekta grafeo.
Angle: 
directed graph 
France:  graphe orienté 
Germane:  gerichteter Graph 
Ruse: 
ориентированный граф, орграф 
1996-02-29
En fonta teksto de programo, ordono direktita al tradukilo por influi la reĝimon de tradukado (kp pragmataĵo) aŭ postuli kroman agon (ekz-e #include en C).
Angle: directive 
France:  directive 
Germane:  Übersetzungsanweisung, Betriebsanweisung 
Ruse: директива 
1998-12-31
Datumbazo kies enhavo estas dislokita en pluraj fizike apartigitaj datumportiloj aŭ komputiloj. Se la komputiloj (la platformoj) estas samspecaj, la disa datumbazo nomiĝas unuspeca, se ne, diversspeca.
Angle: distributed data base 
France:  base de données distribuée 
Germane:  verteilte Datenbank; verteiltes Datenbanksystem 
Ruse: распределённая база данных 
1996-02-29
Dosiersistemo en kiu la dosieroj, situantaj en la aliaj nodoj de disa komputilsistemo (aŭ komputila reto), same atingeblas por programo, kiel la dosieroj de la komputilo ĝin rulanta.
Angle: 
distributed file system 
France:  système de fichier distribué 
Germane:  verteiltes Dateiverwaltungssystem 
Ruse: 
распределённая файловая система 
1996-02-29
Komputa sistemo ebliganta aranĝi kunlaboron de sendependaj sed interkonektitaj komputiloj tiel, ke la fakta konfiguraĵo estas travidebla afero por la uzanto (kontraste al komputila reto, en kiu la uzanto konscias la kuneston de pluraj komputiloj, ilia situo, memordistribuo kaj funkciaro). La disajn komputilsistemojn oni kutime aranĝas laŭ klienta-servila arkitekturo. Vd disa kunlaboro.
Angle: distributed 
system 
Ruse: распределённая система 
1996-02-29
Datumtraktado en disa komputilsistemo. Ĉiu procezo traktas siajn lokajn datumojn sendepende je la aliaj; laŭbezone la procezoj uzas komputilan reton por interŝanĝi informojn necesajn por kunlabori kaj atingi komunajn risurcojn.
Angle: distributed processing 
France:  informatique répartie 
Germane:  verteilte Dateiverarbeitung 
Ruse: 
распределённая обработка 
1996-02-29
Tia aranĝo de programada sistemo, ke partojn de fonta programteksto eblas traduki aparte (por posta kunmeto en ŝargomodulon per bindilo). En la modernaj sistemoj estas implicata pli-malpli fidinda kontrolo de kohero (kohera traduko). Kontraste, por indiki maleston de tia koherkontrolo, oni povas diri sendependa traduko, izola traduko.
Angle: separate compilation 
France:  compilation séparée 
Germane:  getrenntes Kompilieren 
Ruse: 
раздельная трансляция 
1996-02-29
Afiŝi en pluraj forumoj samtempe (menciante plurajn novaĵgrupojn en la Newsgroups:-linio).
La retmoroj postulas ke oni afiŝu nur mesaĝojn, taŭgajn por la koncerna(j) forumo(j). Sekve plurafiŝo devas konveni por ĉiu forumo en kiu ĝi aperas, do konforma lingve, enhave kaj stile al tiuj grupoj.
Disafiŝi estas malpli grava misago ol spami: disafiŝaĵo estas dissendata en unu ekzemplero, kaj tial malpli ŝarĝas la forumaron. Krome, oni povas pli facile eviti disafiŝaĵojn, ordonante malatenti la afiŝojn kun tro longa gruplisto, per ignordosiero entenanta ekz-e tian regulesprimon
Angle: crosspost 
France:  multipostage, envoi multiple 
1998-03-14
Aroj kies komunaĵo estas vakuo.
Angle: disjoint sets 
France:  ensembles non consécutifs, séparés 
Germane:  getrennt, elementenfremd, disjunkt 
Ruse: 
непересекающиеся множества 
1996-02-29
Eventuala esperantigo de operacisigno simbolanta disaŭon.
Angle: xor 
Ruse: НТЖ 
1996-02-29
Bulea operacio, en programlingvoj simbolata de ^ (en C) aŭ XOR (Ada, MODULA), en matematiko ⊻, ⊕, ⊖, +₂.
a⊻b veras, se veras ajna el a aŭ b, sed ne ambaŭ samtempe (vd Vertabelo de la ĉefaj Buleaj operacioj), t.e.
(a ⊻ b) = (a ∨ b) ∧ [¬(a ∧ b)]
Kp kajaŭ.
Rim. La responda arteoria operacio estas simetria diferenco.
Fil. Logika sed malbela esperantigo estus aŭaŭ [Rei87]; ni proponas esperantigi per DISAŬ. «Ekskluda aŭo» estus tre internacia, sed el ĝi malfacilas fari ŝlosilvorton, kaj ni preferas havi du simetrie unuvortajn terminojn: kajaŭo, disaŭo. Tiu lasta estas klarigebla kiel «disiga, malkaja aŭo».
Angle: exclusive or, exjunction, nonequivalence 
France:  OU exclusif 
Germane:  exklusives ODER 
Ruse: исключающее 
ИЛИ, сложение по модулю 2 
1996-02-29
Algoritmo, realiganta strategion; speciale, vd ĉe atendovico.
Angle: discipline 
Ruse: дисциплина 
1996-02-29
Speco de paralelado, kiam la paralelaj procezoj, kiujn oni tiukaze nomas fadenoj, estas aranĝitaj tiel ke la komutado inter ili estu sufiĉe rapida kaj la podetala paralelado, rendimenta.
Angle: multithreading
1998-03-20
Angle: separator, delimiter 
Ruse: 
разделитель, ограничитель 
1996-02-29
 Tia ĵeto f: A→B, ke diversaj argumentoj 
havas diversajn bildojn, t.e. por ajnaj x, y∈A
 Tia ĵeto f: A→B, ke diversaj argumentoj 
havas diversajn bildojn, t.e. por ajnaj x, y∈A 
f(x)=f(y) ⇔ x=y
Fil. La prefikso en- de la internaciaĵoj «enĵeto», «enjekcio» estas mallogika kaj konfuziva: ĉar surĵeto estas «ĵeto sur la aron B», tial «enĵeto» devus esti «ĵeto en la aron B», alivorte, tia f, ke f(A)⊂B ∧ f(A)≠B.
Ĉi tie konvenas la prefikso dis-: disĵeto distingas (ne konfuzas, ne kunigas) la bildojn de disaj argumentoj (dis = malkun).
Angle: injection 
Ruse: инъекция, вложение 
1996-02-29
Magneta disko (aŭ pluraj tiaj diskoj samaksaj), muntita(j) kun la lega-skribaj kapetoj kaj ceteraj partoj meĥanikaj kaj elektronikaj, kaj enujigita(j) en metalan skatolon (kp disketo).
Depende je la modelo, la atingotempo de diskaparato estas 9 ms aŭ malpli.
Normale komputilo havas diskaparaton kiel sian fiksitan diskon; sed ekzistas ankaŭ demeteblaj diskaparatoj.
Angle: hard disk 
Ruse: 
винчестер, жёсткий диск 
1998-12-17
 disked·o —
 disked·o — 1996-02-29
Speco de ekstera memoro, datumportilo en formo de disko el polimera plato kun magneta tegaĵo, enujigita en plastan koverton kun fendo por legoregistraj kapetoj.
Disketojn enkondukis IBM en 1971. La unuaj disketoj havis la diametron 20 cm (8″) kaj la kapaciton 240 Kbajt. Nun pli oftas la disketoj 9 cm larĝaj kun la kapacito 0.5–2 Mbajt. Vd disko; diskaparato, fiksita disko.
Angle: floppy disk, 
diskette 
Ruse: дискета, гибкий диск 
1996-02-29
Vd diskturnilo.
Angle: disk drive 
Ruse: дисковод 
1996-02-29
Nomo de (virtuala) diskturnilo: por IBM-PC, litero kun dupunkto el la vico A: B: C: … por Makintoŝo, ciferoj 0, 1 ktp.
Angle: drive letter; drive digit 
Ruse: имя 
дисковода 
1999-03-18
Diskforma datumportilo uzata kiel ekstera memoro.
Fil. «Durdisko» estas nepreciza: kaj la grandaj diskoj de la malnovaj komputiloj, kaj la diskaparatoj estas «duraj»; krome, la 9-centimetraj (proks. 3.5-colaj) disketoj havas tiom malmolan skatolon, ke iuj [JF] nomas ilin «rigidaj» (angle stiffy). Plejparte la kunteksto sufiĉas por kompreni pri kia disko temas; en la maloftaj okazoj, kiam precizigo estas bezonata, oni precizigu malimplice (ekz-e «kvincola disketo»). «Diskedo» estas superflua radikmalŝparo: morgaŭ povas aperi ankoraŭ pluraj diskospecoj, kiuj tutegale postulos siajn precizigilojn; hieraŭ la 8-cola (203 mm) disketo ŝajnis malgrandaĵo, hodiaŭ la 5-colaj disketoj (133 mm) ŝajnas tro grandaj kompare kun la 9-centimetraj, ktp.
Vd bulo.
Angle: disc, disk 
Ruse: 
диск 
1996-10-14
«4  Malkontinua. 5 (Statistiko:) (pri variablo) Havanta nur finian 
nombron da valoroj aŭ nefinian nombron da valoroj sen iu akumula punkto» 
[PIV].
 
Malkontinua. 5 (Statistiko:) (pri variablo) Havanta nur finian 
nombron da valoroj aŭ nefinian nombron da valoroj sen iu akumula punkto» 
[PIV]. 
Alivorte,
Angle: discrete 
Ruse: дискретный 
1996-02-29
 Anstataŭigo de problemo difinita sur kontinuumo, ekz-e sur la intervalo [0,1], je aproksima problemo 
difinita sur finia punktoaro, ekz-e
 
Anstataŭigo de problemo difinita sur kontinuumo, ekz-e sur la intervalo [0,1], je aproksima problemo 
difinita sur finia punktoaro, ekz-e 
{ k⋅h | k=0,1,… n, h=1/n }
kun n>0.
Diskretigo estas uzata en la nombra analitiko, precipe por solvi diferencialajn ekvaciojn. Ekz-e por la ekvacio
y′=f(x, y), x∈[0, 1], y(0) = y₀
oni povas provi la diskretigon per la Eŭlera metodo:
(yk+1−yk)/h = f(xk,yk),
kie xk=k⋅h 0≤k≤n, h=1/n kaj yk simbolas serĉatan aproksimaĵon y(xk). Vd ankaŭ diferenca ekvacio.
Angle: discretization; sampling 
Ruse: 
дискретизация 
1996-10-21
Paralelepipeda fako en komputilskatolo destinita por diskturnilo.
Angle: drive bay 
Ruse: отсек дисковода 
1999-03-18
Organo turnanta magnetan diskon kaj stiranta la kapetojn por skribi datumojn sur la diskon aŭ legi datumojn de sur la disko.
Fil. Praktike la uzulon koncernas nur la diskingo, en kiun li ŝovu sian disketon. — Kp lumdiskingo.
Angle: disk drive, disk unit 
Germane:  Laufwerk 
Ruse: дисковод 
1996-02-29
 Tiel disigi 
aron en subarojn, ke 
ĉiu ĝia elemento apartenu al ekzakte unu subaro.
 Tiel disigi 
aron en subarojn, ke 
ĉiu ĝia elemento apartenu al ekzakte unu subaro. 
 Apartigi logikajn pecojn de memoro aŭ datumo, ebligante trakti ilin samrange 
kiel la tuton. Ekz-e
 
Apartigi logikajn pecojn de memoro aŭ datumo, ebligante trakti ilin samrange 
kiel la tuton. Ekz-e Angle: partition
1998-06-19
En Askio kvar kodonoj (17–20) estas rezervitaj por komandoj stirantaj uzatan aparataron (disponaĵojn); la simboloj: DC1, DC2, DC3, DC4.
Angle: DC, device control 
France:  symbole de commande de dispositif 
Germane:  Gerätesteuerzeichen 
Ruse: литера 
управления устройством 
1996-02-29
Ω Sensignuma entjero uzata de la operaciumo por referenci disponaĵon.
Angle: device ID
2000-08-27
Aparato, aranĝaĵo kiu estas parto (risurco) de komputa sistemo.
Angle: device 
France:  unité, dispositif 
Ruse: устройство 
1996-02-29
Angle: availability 
France:  disponibilité 
1996-02-29
Ebligi al procezo (tasko) uzi risurcon; se la risurco ne estas opuza, oni diras, ke ĝi estas okupita de la procezo. Kiam la procezo ne plu bezonas la risurcon, ĝi devas ĝin malokupi.
Angle: allocate, assign
1996-02-29
En TTT, grafikaĵo kies certaj partoj havas ankrojn, tiel ke la uzulo, klakinte ĉe interesa parto de la bildo, funkciigas la hipertekstan ligilon, ankritan ĉe tiu parto, kaj ricevas la koncernan informon. Ekz-e la mondmapo por la virtualaj TTT-turistoj, aŭ por realaj turistoj, aŭ la klakmapo el la Hiperkurso pri Esperanto.
Por realigi tion oni bezonas, krom la bildon mem, ties mapon, kiu indiku la zonojn funkciontajn kiel ligilaj «butonoj», kaj po unu adreson (URL) por ĉiu zono (kion ĝi referencu).
Detaloj: en la angla aŭ en la franca.
Angle: clickable image map 
France:  hyperimage, carte sensible, carte cliquable, image 
référencée, image en coordonnées 
Hispane:  listado de imagenes seleccionables 
1997-06-28
 Parto de retpoŝta 
servilo, kiu plusendas la venantajn kontribuaĵojn al ĉiuj abonantoj de dissendolisto.
 Parto de retpoŝta 
servilo, kiu plusendas la venantajn kontribuaĵojn al ĉiuj abonantoj de dissendolisto. 
Angle: mail exploder
1997-08-04
 
 
La abonojn kaj malabonojn oni ĉiam aranĝu per la «serva» retadreso, por ne ĝeni ĉiujn listanojn. La serva retadreso por ĉiuj dissendolistoj de servilo UM normale estas listserv@UM.
Angle: mailing list
1997-08-04
 Surĵeto kiu ankaŭ estas disĵeto. Dissurĵeto ĉiam havas inversan ĵeton.
 Surĵeto kiu ankaŭ estas disĵeto. Dissurĵeto ĉiam havas inversan ĵeton. 
Angle: bijection 
Ruse: 
биекция, взаимно-однозначное 
соответствие 
1996-02-29
Skribreĝimo (ekz-e de klavaro), ĉe kiu nova datumo (signo enigata meze de linio) ne anstataŭas la kurantan datumanon (la signon indikatan de la kursoro), sed enŝoviĝas antaŭ ĉi tiun; tiel, la ekrana linio disŝoviĝas post la kursora pozicio. Kp anstataŭiga skribreĝimo.
Fil. Pli proksima al la angla termino estus enŝovo, tamen en estas uzata por nomi la enen-klavon.
Angle: insert mode 
Ruse: режим вставки 
1996-02-29
Nombro de bitpozicioj per kiuj diferencas du kodvortoj.
Fil. Nomita laŭ Usona inĝeniero Hamming [ˈhæmɪŋ].
Angle: Hamming 
distance 
Ruse: расстояние по Хэммингу 
1996-02-29
Por rastruma ekranbloko, la nombro de rastrumeroj sur la ekrano; por rastruma printilo, la nombro de rastrumeroj en longounuo.
Angle: resolution, discrimination 
France:  résolution 
Germane:  Auflösung, Auflösungsvermögen 
Pole:  rozdzielcość 
Ruse: разрешение, 
разрешающая способность 
Turke:  çözünürlük 
1996-02-29
Programaro en tia formo, en kiu ĝi estas komerce liverata.
Angle: 
distribution kit 
France:  jeu distributif 
Germane:  Distributionssatz 
Ruse: 
дистрибутив 
1996-02-29
 Kapablo de duloka 
algebra operacio «distribuiĝi» sur la argumentojn de alia algebra 
operacio; operacio ⋅ distribueblas rilate al operacio +, 
se por ajnaj x, y, z veras
 Kapablo de duloka 
algebra operacio «distribuiĝi» sur la argumentojn de alia algebra 
operacio; operacio ⋅ distribueblas rilate al operacio +, 
se por ajnaj x, y, z veras 
Angle: distributivity 
Ruse: 
распределительность 
1996-02-29
 Formulo esprimanta distribueblon de operacio. Vd ringo, Bulea algebro.
 Formulo esprimanta distribueblon de operacio. Vd ringo, Bulea algebro. 
Rim. En [EKV] estas uzita distributa regulo, verŝajne pro la probablika termino distribuo. Tiun antaŭzorgemon ni opinias troa: unue, la konfuzo malprobablas, kaj due, ĝuste por la pli fundamenta algebra signifo precipe konvenas la komunlingva senco de la radiko.
Angle: distributive law 
Ruse: 
распределительный закон, 
распределительность 
1996-02-29
 Ne konverĝi, esti nedifinita (pri algoritmo aŭ ĵeto, 
por iu enigaĵo aŭ argumento). Oni skribas f(a)↑, se 
a∉dom f.
 Ne konverĝi, esti nedifinita (pri algoritmo aŭ ĵeto, 
por iu enigaĵo aŭ argumento). Oni skribas f(a)↑, se 
a∉dom f. 
Angle: diverge 
Ruse: расходиться 
1996-02-29
En la programlingvoj tiu operacio estas signata per / kaj DIV aŭ ÷. Ekz-e en Paskalo la unua simbolas reelan, kaj la dua, entjeran dividon. Oni povus voĉlegi:
La entjera divido havas kromrezulton: la reston. La responda komputila komando liveras ĝin en la koncernan aritmetikan reĝistron (do, tia komando havas du rezultojn: la kvocienton kaj la reston), en programlingvo por kalkuli la reston oni uzas la operacion MOD — vd modulo.
Angle: division 
Ruse: деление 
1996-02-29
Ĝenerala principo por konstrui rekursian algoritmon. Por fari komputadon kies kompliko estas n, oni malkomponas ĝin en «transiran laboron» havantan ne tro grandan komplikon, ekz-e O(n) aŭ O(1), kaj plurajn subproblemojn, similajn al la origina, kies suma kompliko ne superas n-on. Fakte tiu principo estas maniero prezenti rekursion.
Ekz-e en Rapida ordigo la divido estas lokado de la vica elemento tiel, ke ĝi disigu la tutan datumaron en du partojn: la elementojn pli grandajn kaj la nemalpli grandajn; la regado estas la du rekursiaj vokoj, aplikantaj al la du duonoj la ĝeneralan algoritmon.
Angle: divide 
and conquer 
France:  diviser pour régner 
1996-02-29
 Entjero a estas divizoro de entjero 
b, se b estas oblo de a. Ekz-e la dekuma nombro 
130 havas la divizorojn 1, 2, 5, 10, 13, 26, 65 kaj 130. Vd PGKD.
 Entjero a estas divizoro de entjero 
b, se b estas oblo de a. Ekz-e la dekuma nombro 
130 havas la divizorojn 1, 2, 5, 10, 13, 26, 65 kaj 130. Vd PGKD. 
Angle: divisor 
Ruse: 
делитель 
1996-02-29
Laŭfunkcie estetika projektado de la formo kaj aspekto de fabrikaĵo, uzula interfaco, tiparo ktp.
Fil. Ne konfuzu dizajnon kun teĥnika projekto, projekti ktp. — Malgraŭ SPIV, en la viva lingvo oni preferas konsekvencan fonetikan transskribon de la angla vorto, same kiel en la naciaj lingvoj, pruntintaj la vorton per transskribo (de la rusa ĝis la kroata). Vd «Monato», 1996, n-ro 9, pĝ 21; 1995, n-ro 5, pĝ 20.
Angle: design 
Ruse: дизайн 
1997-01-07
 
  
 
