Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

O —

Vd ordo.

Rim. La grafika similo de O kaj de nulo kaŭzas problemojn en komputiko, vd okuma nombrosistemo, B.

1996-02-29


Oberon·o

Esperantigo de la programlingvo OBERON-2, kreita de N. Wirth. En nia Leksikono ĝi estas uzata por ilustri elementojn de la objektema programado.

Detaloj

Angle: Oberon

1996-02-29


objekt·a lingv·o
  1. Mat.: La priskribata lingvo rilate al la metalingvo.
  2. Komp.: Evitinde Cellingvo.

Angle: object language
Ruse: предметный язык; выходной язык, целевой язык

1996-02-29


objekt·em·a program·ad·o

Maniero prezenti programon kiel priskribon de konduto de interagantaj objektoj. La objektoj interŝanĝas mesaĝojn; ricevinte mesaĝon, objekto sendas mesaĝojn al aliaj objektoj, ricevas respondojn, ŝanĝas valorojn de siaj internaj variabloj kaj sendas respondon pri la ricevita mesaĝo. Normale (kaj kontraste al la ordonema programado) la objekto ne rajtas senpere ŝanĝadi valoron de mallokaj variabloj. Vd objektema programlingvo, heredado.

Angle: object-oriented programming
France: programmation par objets, programmation orienté objet
Ruse: объектно-ориентированное программирование

1996-02-29


objekt·em·a program·lingv·o

Programada lingvo disponiganta esprimilojn por objektema programado: klasojn, heredadondelegadon, enkapsuligon. Ekz-e C++, Ĝavo, SMALLTALK, Oberono.

Angle: object-oriented programming language
France: langage à objets, langage orienté objet
Ruse: объектно-ориентированный язык программирования

1996-02-29


objekt·kod·o

Celkodo.

1996-02-29


objekt*o
  1. (Programlingvoj:) Variablokonstanto.
  2. En objektema programado, dinamika ekzemplero de klaso, generita el ties difino.

Angle: object
Ruse: объект

1998-11-21


oblikv·a fason·o

Tipara fasono en kiu la signobildoj de la literoj kaj ciferoj estas desegnitaj preskaŭ kiel en la rekta fasono, sed iom klinite dekstren, dum la kursivaj literoj krome havas malsaman desegnon (vd kursivo, klasika fasono).

Angle: slanted type
Ruse: наклонный шрифт

1996-02-29


oblikv·a frakci·strek·o, oblikvo —

La signo / (kodita per 47 en Askio).

Simbolas dividooperacion (precipe la reelan), disigas la partojn de dosiernoma vojprefikso en Unikso kaj sekve, en URL-oj.

Kp deklivo.

Fil. «Dividstreko» konfuzeblus kun streketo, «dividsigno» estas ÷.

Angle: slash, forward slash, diagonal, fraction bar, fraction, solidus, slant, oblique stroke, separatrix, shilling mark, shilling stroke, virgule
Ruse: дробь, косая черта

1999-05-23


obl·o·prefiks·o

En la komputika tradicio la normaj vorteroj, esprimantaj oblojn de mezurunuoj, havas du valorojn. Aplikate al unuoj de tempo kaj similaj aferoj, esprimataj en potencoj de 10, ili konservas sian norman sencon (multipliko per mil); tamen uzate pri memorkapacito aŭ aliaj aferoj, nature mezureblaj per potencoj de 2, ili kutime indikas multiplikon per 1024 = 2¹⁰:

SI Esp-e dekumemll duume
kilo- kilo- 1000  k 1024 = 2¹⁰
mega- mega- 1000² M 1024² = 2²⁰
giga- giga- 1000³ G 1024³ = 2³⁰
tera- tera- 1000⁴ T 1024⁴ = 2⁴⁰
peta- peta- 1000⁵ P 1024⁵ = 2⁵⁰
exa- ekza- 1000⁶ E 1024⁶ = 2⁶⁰
zetta- zeta- 1000⁷ Z 1024⁷ = 2⁷⁰

Laŭnorme kilo- devas mallongiĝi al la etlitera «k» («km» ktp), sed la komputikistoj plej ofte uzas la ĉefliteron «K» por la duuma signifo. Evidente, tio ne solvas la problemon por la pli grandaj obloprefiksoj.

La Amendo 2-a al IEC 60027-2 (januaro 1999) rekomendas fari la «duumajn» obloprefiksojn el la unua silabo de la «dekuma» obloprefikso kaj la silabo bi (de la angla binary, «duuma»):

lego mll valoro
kibi- Ki 1024 = 2¹⁰ = 1 024
mebi- Mi 1024² = 2²⁰ = 1 048 576
gibi- Gi 1024³ = 2³⁰ = 1 073 741 824
tebi- Ti 1024⁴ = 2⁴⁰ = 1 099 511 627 776
pebi- Pi 1024⁵ = 2⁵⁰ = 1 125 899 906 842 624
ekzbi- Ei 1024⁶ = 2⁶⁰ = 1 152 921 504 606 846 976

Do, kibibito, kibibajto, mibibajto ktp (mallonge Kibit, Mibajt). Atentu ke Ki ial havas ĉeflieran K. En tiu sistemo oni povus distingi, ekz-e:

Kp onoprefikso.

Angle: magnifying prefix; quantifier
Ruse: кратный префикс

1999-06-03


OD, oftaj demandoj, odo —

Respondaro.

1996-02-29


okaz*ig·i (eventon) —

Sciigi pri estiĝo de evento, sendi sinkronigan signalon. Kp atendi.

Angle: post, send

1996-02-29


ok·um·a nombr·o·sistem·o

Pozicia nombrosistemo kun la bazo 8. Okumaj numeraloj facile konverteblas en la duumajn kaj reen (sufiĉas konverti ĉiun apartan ciferon); oni ne bezonas kromajn ciferojn (malkiel ĉe la deksesuma nombrosistemo); sed ili malpli bone akordas kun la okbitaj bajtoj (bone — kun la sesbitaj vorteroj). Komenco de la entjera vico okume: 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 20, …

Ĝuste pro tiu triviala interrespondo inter la numeraloj duumaj (angle binary) kaj okumaj, kaj ĉar la komenca litero O de la vorto okuma (angle octal) konfuzeblas kun nulo, en pluraj programlingvoj (ekz-e en MODULA) la litero B servas por indiki la okuman nombrosistemon: 25B=8u25=10u21.

Fil. En Esperanto oni povus tre elegante nomi la unuajn 63 okumajn numeralojn, ekz-e la esprimon 54−37=15 eblus legi kvinok kvar minus triok sep estas okkvin (la ideo de Fernand Boyet). Bedaŭrinde mankas radikoj por 8², 8³ ktp; ankaŭ la deksesumaj numeraloj ne estas simile legeblaj.

Angle: octal representation
Ruse: восьмеричная система счисления

1996-02-29


okup*i

Disponigi por si kaj teni risurcon. Kp malokupi.

Angle: allocate; occupy
Germane: reservieren
Ruse: захватить, занять, зарезервировать

1998-07-20


·on·

Pri la fakterminaj aplikoj vd duoniga serĉo, tempono, on-punkto; vd ankaŭ kodono.

1996-02-29


on·o·prefiks·o

Ĉiu el la normaj vorteroj, esprimantaj onojn de mezurunuoj. Malsimile al la obloprefiksoj la onoprefiksoj havas nur la norman sencon (divido per potenco de 10).

SI Esp-e ono mll
deci- deci- 10−1  d
centi- centi- 10−2  c
mili- mili- 10−3  m
micro- mikro- 10−6  µ
nano- nano- 10−9  n
pico- piko- 10−12 p
femto- femto- 10−15 f
atto- ato- 10−18 a
zepto- zepto- 10−21 z
yocto- jokto- 10−24 y

Angle: fractional prefix; quantifier
Ruse: дольный префикс

1996-02-29


on-punkt·o

Signo uzata en programlingvoj por apartigi la unuojn disde la onoj en reela numeralo; do, la dua signo en 3.14.

Rim. En la internaj nombroprezentoj komputilaj la on-punkto kutime estas nur implica.

Fil. En la kontinenta Eŭropo por tiu celo tradicie estis uzata komo, kies dua senco, laŭ PIV, estas «Signo, kiun oni uzas en diversaj landoj, por apartigi la decimalojn disde la unuoj (ekz. 13,6 = dektri kaj 6 dekonoj)». La Anglalingvuja tradicio uzi por tiu celo punkton estas pli oportuna por nombrolistoj, ekz-e en f(2.78,0.5).

Angle: radix point
Ruse: десятичная точка; дробная точка

1996-02-29


opci·o [PIV], elekto [Jel] —

Komp.: Elekteblaĵo, ĉiu ano el grupo de reĝimaj parametroj, kiujn uzulo povas elekti laŭ sia bontrovo (ofte per menuo); kroma, nedeviga parametro (kun defaŭlto).

Fil. «opci·o Juro: Libera elekteblo; rajto pri prefero» [PIV].

Angle: option, choice, commandline switch, commandline flag
France: option, fanion
Ruse: опция, вариант

1996-02-29


operaci·a semantik·o

Maniero priskribi semantikon de programlingvo per modela aŭtomato kiu estas interpretilo de tiu lingvo.

Angle: operational semantics
Ruse: операционная семантика

1996-02-29


operaci·esplor·o

Matematika fako studanta metodojn kaj sistemojn de risurcuzado en diversaj terenoj de la homa agado. Tradicie oni rigardas operaciesploron parto de kibernetiko, kaj en universitatoj la koncernaj studoj ofte estas organizitaj ĉe kibernetika katedro aŭ fakultato.

Sian nomon operaciesploro ŝuldas al tio, ke la esploroj el kiuj ĝi estiĝis temis pri preparado de certaj militaj operacioj (aŭ «operacoj») dum la Dua Mondmilito (protekto de konvojoj kontraŭ submarŝipoj).

Operaciesploro uzas probabloteorion, ludteorion, kombinatorikon, grafeikon. Ĝi kontribuis al kreado de matematikaj modeloj de stokadministrado, vicatendo, metodoj de simulado, trafikplanado. Granda parto de problemoj en operaciesploro apartenas al matematika programado.

Angle: operations research
Ruse: исследование операций

1996-02-29


operaci·indik·a part·o

Parto de komando kie estas indikata nomo (simbolo, kodo) de la operacio (kp zono, kampo).

Angle: operating part
Germane: Operationsteil
Ruse: код операции

1996-02-29


operaci*o [KKV, Jel] —
  1. Mat.: Kalkulo farata super nombroj: la kvar bazaj operacioj de matematiko (adicio, subtraho, multipliko, dividooperacio); pli ĝenerale: baza ĵeto difinita en algebra strukturo (monojdo, grupo ktp; kp operatoro, transformo).
  2. Komp.: Formale difinita ago plenumebla per komputilo; speciale, produktado de datumo (la rezulto) el unu aŭ pluraj datumanoj (la argumentoj).

Rim. Kompare kun funkcio, operacio kutime implicas bazan elementon de formala sistemo (enkonstruitan komandon de komputilo, aprioran funkcion de programlingvo) aŭ specialan notacion — vd antaŭmeta operaciskribo, intermeta operaciskribo, postmeta operaciskribo (kontraste al la funkcia operaciskribo). Gravaj specoj de operacioj estas aritmetika operacio, kompara operacio kaj Bulea operacio. Vd loknombro, operando.

Angle: (computer) operation; instruction
Ruse: команда

1996-02-29


operaci·simbol·o

∏ Unu aŭ pluraj signoj, uzataj en formala lingvo por indiki operacion; ekz-e en Paskalo, la simboloj de rilataj operacioj = < > EN, la adicieskaj simboloj + , la multiplikeskaj simboloj / DIV MOD KAJ.

Detaloj

Angle: operator
Ruse: символ операции

1996-02-29


operaci·um·kraŝ·o

Paneo de la operaciumo. La datumaroj kiujn traktis la procezoj plenumataj je la momento de operaciumkraŝo iĝas nedifinitaj, kaj eventuale, ne plu koheraj. Pli milda vorto: operaciumkolapso.

Angle: system crash
Germane: Systemzusammenbruch, Systemabsturz

1996-02-29


operaci·um·o [Ber85], operaci(ad)a sistemo, mastruma programo [SPIV], mastruma sistemo —

Programaro stiranta la funkciadon de komputilo, sendependa je la aplikaj programoj sed necesa por ilia rulado. Operaciumo plenumas administradon de la aparataj risurcoj de komputilo, interagon de la programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj kun la uzantoj. Operaciumo responsas pri memoradministrado, stirado de eneligoj, dosieradministrado, laborplanado, datumprotekto, kontado de risurcouzo, prilaboro de la ordonoj de la laboradministra lingvo. Iam ankaŭ aliajn sistemajn servoprogramojn (utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de operaciumo.

Fil. La tradukprunto el la angla, operaci(ad)a sistemo ne estas trafa, kaj eĉ iom malagrabla pro la medicinaj asociaĵoj; la franca-germana «ekspluata (funkcitena?) sistemo» ial ne sukcesis hejmiĝi en Esperanto (ĉu pro la klasbatalaj asociaĵoj?).

Mastrum(ad)a sistemo estus natura nomo por aplika programaro pri mastrumadaj (hejmmastrumadaj aŭ ekonomiaj) aferoj. Iam la librotenista rolo estis tre grava parto en la funkciado de operaciumo, sed en persona (unuuzula) komputilo ĝi ne plu aktualas. La rolo de operaciumo kompareblas plie al la rolo de nerva sistemo, ol al mastrumado.

Cetere, la vorto sistemo estas tro multe uzata en komputiko, tiom ke ĝi perdas ian ajn sencon, proksimiĝante al nia nebula sufikso -um; nu, ĝuste ĉi tiu ŝajnas la plej bona rimedo konservi la internacian (anglan, rusan…) radikon kaj averti pri la manko de logika interrilato; kaj vere, tia mistera afero, kiel operaciumo, ja estas iel uma! Cetere, unuvorta termino estas pli produktiva ol duvorta (operaciuma utilaĵo, operaciumaĵo ktp). Similan unuvortan formon havas la fakĵargono rusa: операционка.

Angle: operating system
Ĉeĥe: operaĉní systém
France: système d'exploitation
Germane: Betriebssystem
Hungare: operációs rendszer
Itale: sistema operativo
Pole: system operacyjny
Ruse: операционная система
Turke: işletim sistemi

1996-02-29


operand·o [KKV] —
  1. Operaciato (la valoro); operando ne ĉiam estas argumento, ekz-e en C, y+=z; havas y-on estiel argumenta-rezultan operandon.
  2. Operaciatujo (ekz-e en la dua operando estas indicreĝistro).

Angle: operand
Ruse: операнд

1996-02-29


operator·o
  1. Mat.: [PIV, Jel, Pfei] Ĵeto el funkcioj al funkcioj; ekz-e kvantoro, mu-operatoro, laplacaĵo, iteraciilo ktp. Simile pri ĵeto el vektora spaco en vektoran spacon.
  2. Komp.: [PIV, Pfei] Manipulisto priservanta komputilegonstacion. Operatoro ŝargas periferiaĵojn (instalas paperon kaj inkrubandon en la printilojn, magnetajn diskojn en la diskturnilojn, filmon aŭ paperon en la desegnilojn ktp).

Angle: operator
Ruse: оператор

1996-02-29


op*o

Datumstrukturo, finia sekvenco de valoroj en kelkaj programlingvoj (ekz-e SETL). Elementoj de opo atingeblas per indico (kiel en tabelo), ili povas esti diverstipaj (kiel en rikordo, malkiel en tabelo), unu sama valoro povas aperi plurfoje (malkiel en aro), opoj kreiĝas en la ĉefmemoro (malkiel dosieroj).

Angle: tuple
Ruse: кортеж

1996-02-29


optik*a sign·o·re·kon·o

Enkomputiligo de manskribita, presita aŭ tajpita teksto.

Angle: optical character recognition (OCR)

1996-02-29


optim·a [Vat89], optimuma —

En matematika programado, optima elemento de donita aro estas tia, ĉe kiu la koncerna celfunkcio atingas sian «plej bonan» (minimuman aŭ maksimuman) valoron.

Angle: optimal
Ruse: оптимальный

1996-02-29


optim·ig·i

Apliki metodojn kiuj plibonigas rendimenton kaj efikecon de aparataj aŭ programaj rimedoj: optimigi programon, optimigi memoradministradon ktp.

Fil. Pli ĝuste oni devus paroli pri «plibonigo»; tamen la misuzo de la radiko optim- estas tro ĝenerala kaj internacia.

Angle: optimize
Ruse: оптимизировать

1996-02-29


op·uz·a

Pri risurco aŭ rimedo ope uzebla de pluraj kunrulaj procezoj. Ofte temas pri opuza ĉefmemoro, dosiero, datumbanko, opuza (sub)programo (vd dinamike bindebla biblioteko).

Angle: shared
France: partagé
Pole: współużywalny
Ruse: общий, коллективного пользования

1996-02-29


op·uz·a (sub)program·o

Proceduro, programomodulo kiun eblas plenumadi rekursie aŭ (kaj precipe) en pluraj paralelaj procezoj samtempe, sen kopii ĝian kodon.

Angle: re-entrant, reenterant, reenterable
Pole: kod współużywalny
Ruse: повторно входимая подпрограмма, реентерабильная программа

1996-02-29


ord*a [EKV] —
  1. Ordohava, ordizita, posedanta ordon (orda arbo, orda aro).
  2. Aranĝita laŭ difinita ordo (orda dosiero, tabelo, listo).

Angle: ordered
Ruse: упорядоченный

1996-02-29


ord·a arb·o

Elradika arbo en kiu la subarboj de ĉiu nodo formas ordan aron. La interna komputila prezento de arbo nepre implicas aranĝon de la subarboj (ekz-e en la difino de la TIPOj arbo, nodo ĉe duuma arbo, oni devas aranĝi unu subarbon dekstre kaj la alian, live). Tial la determino, ĉu du ordaj arboj ekvivalentas, estas aparta problemo.

Angle: ordered tree, plane tree
Ruse: упорядоченное дерево, плоское дерево

1996-02-29


ord·a ar·o [EKV, Rei87] —

Aro super kiu estas difinita ordo.

Angle: ordered set, poset
Ruse: упорядоченное множество

1996-02-29


ord·ig·o [PIV, KKV] —

Procedo por (re)aranĝi datumaron konforme al donita ordo. Analizante diversajn algoritmojn de ordigo oni povas konsideri unuavice la nombron de komparaj operacioj kaj la uzadon de la ĉefmemoro; tiuj aspektoj pleje gravas se la tuta ordigo okazas en la ĉefmemoro, kaj tial la metodojn optimajn laŭ ili oni nomas metodoj de interna ordigo. Se necesas konsideri ankaŭ la eneligojn inter la ĉefmemoro kaj la ekstera memoro, oni parolas pri ekstera ordigo.

Vd kreska ordigo, malkreska ordigo; piramida ordigo, bobelmetoda ordigo, Rapida ordigo.

Angle: sort
France: tri
Ruse: сортировка, упорядочивание

1996-02-29


ordinar·a dosier·o

La tipa speco de dosiero, kontraste al specialaj dosieroj, havantaj specialan rolon por la operaciumo (dosierujoj, duktoj ktp). Ekz-e por Unikso ordinara dosiero estas simple vektoro da bajtoj, kies interpretadon plenumas aplikaĵo. Ekz-e teksta dosiero, duuma dosiero, plenumebla dosiero.

Angle: ordinary file, regular file
Ruse: обычный файл

1999-04-06


ord·iz·a element·o

Membro de ordiza sekvenco. Depende de la skriba konvencio, ĝi aŭ ĉiam estas unuopa signo:

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ … u ŭ v z
aŭ ankaŭ povas esti signoĉeno, plursigna ordiza elemento, kiel la Esperantaj askiigoj:
a b c cx d e f g gx h hx … u vx v z

Angle: collating element

2000-10-21


ord·iz·a sekvenc·o, ordodifina sekvenco —

Ordo en signaro S (difinebla per sekvenco de ties elementoj), estiganta leksikografian ordon en la aro de la signoĉenoj S* uzotan por ordigi aŭ kunfandi dosierojn. Ekz-e oni bezonas ordizan sekvencon por leksikografie ordigi dosieron en Esperanto, prezentitan en la Latina-3aUnikodo (ĉar tie la supersignitaj literoj ne obeas la ordon de nia alfabeto).

Iuj skribosistemoj difinas specialan ordon por iuj signokombinoj, ekz-e en la iksisma askiigo de Esperanto cz<cx (ĉar tio ja respondas al cz<ĉ). Por ebligi tion oni listigas la koncernajn plursignajn ordizajn elementojn kiel anojn de la ordiza sekvenco en la koncerna lokaĵo (por Unikso, LC_COLLATE).

Angle: collating sequence
France: séquence d'interclassement
Germane: Sortierfolge
Ruse: сортирующая последовательность; схема упорядочения

1996-02-29


ord·iz·i

Difini ordon, provizi je ordorilato, ekz-e per indiko de ordiza sekvenco. Kp ordigo.

Angle: (to define an) order, collate
Ruse: вводить порядок

1996-02-29


(1) ord*o, ordorilato —

Mat.: Duloka transita rilato, kutime simbolata de <, > («rigora ordo») aŭ de ≤, ≥ («nerigora ordo»); pli precize,

Tiuj aksiomoj difinas nur partan ordon. Kp linia ordo; vd leksikografia ordo.

Angle: order(ing)
Germane: Ordnung, Anordnung
Ruse: упорядочение, отношение порядка

(2) ord*o, grandoordo —

Mat.: Estu funkcioj f,g: ℝ→ℝ. Oni diras, ke «f havas la ordon de g» kaj skribas f=O(g), se ekzistas tiaj konstantoj c, m∈ℕ, ke por ĉiu n≥m veras

|f(n)| ≤ c ⋅ |g(n)| 

Kutime g estas simpla esprimo el klasikaj funkcioj (potenco, logaritmo, eksponencialo ktp). Evidente, ne temas pri ia «operatoro O», sed pri operatoreska skribo de ekvivalentorilato (transita, simetria, refleksiva).

Rim. La rilato f=O(g) estas ankaŭ legebla kiel «fo egalas oegon de go» — kaj resp. «oeton de go» por f=o(g).

Angle: order of magnitude
Germane: Größenordnung
Ruse: порядок величины

(3) ord*o

Mat.: Entjero karakterizanta ekvaciojn, grupon (la nombro de ties elementoj), kvadratan matricon, derivaĵon ktp.

Angle: order
Germane: Ordnung
Ruse: порядок

1998-08-16


ordon·a kaz·o

En la kaza ordono de Paskalo, ĉiu el ĝiaj branĉoj kun la koncernaj «kazmarkoj» (konstantoj kiuj identigas, «markas» sian ordonan kazon).

Angle: case, case list element

1996-02-29


ordon·em·a lingv·o

Lingvo nepriganta precizan indikon, kiuj agoj kaj en kiu ordo estas plenumendaj; ekz-e ordonema programlingvo, laboradministra lingvo.

Angle: imperative language
Ruse: императивный язык

1996-02-29


ordon·em·a program·lingv·o

Ordonema lingvo por verki programojn. La centran rolon en ordonema programlingvo havas la nocioj variablo kaj proceduro. Kp deklarema lingvo.

Angle: procedure-oriented language
Ruse: процедурный язык программирования

1996-02-29


ordon*o, instrukcio —

Pli-malpli kompleta frazo indikanta algoritman agon en altnivela programlingvo (kontraste al la priskribaj deklaroj aŭ pli simplaj esprimoj; kp komando). En Paskalo,

   ordono = [marko ":"] (simpla_ordono | struktura_ordono). 
   simpla_ordono = vakua_ordono | valorizo | procedurvoko | salto. 
   struktura_ordono = 
      parenteza_ordono | iteracio | branĉa_ordono | superrikorda_ordono. 
   iteracio = 
      komenckondiĉa_iteracio | finkondiĉa_iteracio | nombrila_iteracio. 
   branĉa_ordono = seo | kaza_ordono.

Angle: statement, executable statement
Pole: instrukcja, komenda
Ruse: оператор

1996-02-29


organ*o

Teĥnike: «… 2 En maŝino, ĉiu ero destinita por plenumi specialan funkcion» [PIV].

Kp aranĝaĵo, disponaĵo, bloko.

Angle: unit
France: organe, unité, dispositif
Ruse: устройство

1996-02-29


orient·it·a arb·o

Mat.: Alradika arboelradika arbo. Por fari senradikan arbon orientita sufiĉas nomumi la radikon (rezultos radikhava arbo), kaj indiki la orientiĝon (alradikan aŭ elradikan).

Vidu ekzemplojn pri

FIG.
elradika orientita arbo
FIG.
senradika arbo
FIG.
la sama arbo alradike orientita

Angle: oriented tree
Ruse: ориентированное дерево

1996-02-29


origin*o

La komenca adreso (tiu kun la nula deŝovo) de memorareo aŭ programsegmento; la bazo ĉe adresado.

Fil. Kp la signifojn

  1. «Mat.: La sekcopunkto de la koordinataj aksoj en kartezia koordinatsistemo» [PIV];
  2. La nulo 0 en vektora spaco.

Angle: origin
Ruse: начало

1996-02-29


ort·a matric·o

M estas orta matrico se multiplikite per sia transponaĵo ĝi donas unuomatricon: MMT=I. La vertikaloj de tia matrico formas ortan unitan sistemon (kaj same la horizontaloj, kompreneble). Kp rekta matrico, unita matrico.

Angle: orthogonal matrix
Ruse: ортогональная матрица

1998-08-28


ort·a unit·a sistem·o, ortonorma sistemo [EKV] —

Mat.: Tia aro da elementoj de Eŭklida spaco aŭ de Hermita spaco, ke ajnaj du elementoj ortas, kaj ĉiuj estas unitaj (havas la normon 1).

Rim. Strangas ke en ĉiuj Okcidentaj lingvoj la termino havas fuŝan formon (izomorfan al tiu de [EKV]). Tamen en la rusa ĝi estas pli konforma al sia senco (kp unitigi).

Angle: orthonormal system
France: système orthonormal
Ruse: ортонормированная система

1998-08-13


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion