


 
al* —
En Paskalo, rezervita vortosimbolo uzata en saltoj.
Angle: goto 
Ruse: на 
1996-02-29
 «Rilata al 
egaldistribuaj stokastaj variabloj kaj stokasta sendependo» [PIV]; kp stokasto. 
Angle: random 
Ruse: случайный 
1996-02-29
Testado de laŭmenda programaro fare de la mendinto. Ĝi antaŭas la betan testadon.
Fil. La kutimo signi tiun stadion per alfo venis el IBM.
Angle: alpha testing
1999-02-20
Fil. La 2-a signifo estas mallogika; probable ĝi estiĝis tial, ke en la angla malfacilas derivi adjektivon de letter; nu, en Esperanto tio ja eblas. Tiu ŝovo influis ankaŭ la 1-an signifon: la alfabetan ordon de vortoj oni ofte nomas leksikografia ordo.
Angle: 
alphabetic 
Ruse: алфавитный; буквенный 
1996-02-29
 Finia aro da 
konvenciaj elementoj (signoj), uzataj por 
prezenti informon per kombinado de siaj aperoj 
laŭ establitaj reguloj, plej ofte en formo de sekvenco (vortoj, teksto). Ekz-e, 
alfabeto de genera gramatiko, aŭtomato, kodo. Vd 
signaro. 
Angle: character set, 
alphabet 
Ruse: алфавит, набор литер 
(2) alfabet·o —
 
 Orda aro da literoj en komputila signaro. Ankaŭ vd glagolico, kirilico, Latina-1, 
Latina-3a. literoj anglaj, literoj de Esperanto, literoj Cirilaj, literoj grekaj, literoj hebreaj, literoj Latinaj, literoj Maltaj, literoj rusaj. 
Angle: alphabet 
Ĉeĥe:  abeceda 
Pole:  abecadło 
Ruse: алфавит 
1996-02-29
Programaro realiganta komputilan algebron (algebran transformadon de matematikaj formuloj enigataj de uzanto).
Angle: algebraic symbol manipulation system 
Ruse: 
алгебраическая система выкладок 
1996-02-29
Nomo de pluraj programadaj lingvoj por «scienca komputado» ellaboritaj de internacia grupo de komputikistoj kadre de IFIP. (Derivita de ALGOritma Lingvo.)
1996-02-29
Formala lingvo destinita por esprimi algoritmojn por ties komputila realigo, publikigo aŭ esploro (analizo); kontraste al «programlingvo», la termino «algoritma lingvo» implicas malplian dependon je la komputilo.
Angle: algorithmic language 
Ruse: 
алгоритмический язык 
1996-02-29
Aro de reguloj por solvi problemon farante finian nombron da paŝoj; ekz-e kompleta priskribo de aritmetika proceduro por kalkuli sin(x) ĝis indikita precizo.
Rim. En programado la vorto «algoritmo» ofte havas nuancon de relative abstrakta «matematika» prezento, kontraste al komputopreta, sed komputildependa maŝinkodo. Kp kodisto.
Angle: algorithm 
Ruse: алгоритм 
1996-02-29
Ω En Unikso kaj similaj operaciumoj, nomumi la enigan kajaŭ eligan dosieron. Ekz-e, por nomumi dosieron mia_enigo kiel ĉefenigujon (anstataŭ klavaron) por programo mia_programo oni uzas <:
mia_programo < mia_enigo
Simile, por direkti eligaĵojn en tian dosieron oni uzas >:
mia_programo > mia_enigo
La dukto | servas por direkti eligon de programo1 en la enigon de programo2:
programo1 | programo2
Krome, kutime eblas uzi dosiernumerojn:
Angle: redirect 
Germane:  umlenken 
Ruse: перенаправить, 
переадресовать 
1998-07-06
∏ Rezervita vortosimbolo uzata en seo.
Angle: else 
France:  sinon 
Ruse: иначе 
1996-02-29
 En proza teksto, 
struktura subdivido havanta unuecon stilan aŭ pensan, pli granda ol frazo 
kaj malpli granda ol ĉapitro aŭ sekcio, apartigita per speciala 
liniaranĝo; kp paragrafo. 
Fil. Kp la PIVajn difinojn:
aline*oŜajnas preferinda lasi al «alineo» nur la duan signifon, kaj la unuan esprimi per «deŝovo»: ja estas diversaj manieroj apartigi alineojn, ne nur per deŝovo (sed ankaŭ per blanka linio).alinei (ntr:) Komenci novan linion per alineo (1).
- Malplena spaceto, lasita en la komenco de unu linio kaj destinita, por klare apartigi la antaŭan frazon disde la sekvanta(j).
 - Peco de skribita aŭ presita teksto, entenata inter du tiaj malplenaj spacetoj: paĝo 13a, la dua alineo. Kp paragrafo.
 
Angle: paragraph 
France:  alinéa, paragraph 
Germane:  Absatz 
Pole:  akapit 
Ruse: абзац 
1996-09-01
1996-12-28
Maniero esplori, solvi problemon; ekz-e «oni povas diversmaniere aliri la problemon» [PIV]; «objektema, paralela aliro».
Fil. Iuj uzas «aliro»n en la senco de datum-atingo; tio evitindas unue, pro la supre indikita signifo, kaj due, ĉar la prepozicio «al» indikas nur direkton, kaj ne neprigas atingon de la celo (ekz-e «kiam x strebas al la malfinio»).
Angle: approach 
France:  approche, demarche 
Ruse: подход 
1996-11-15
 Tia aranĝo de la eligataj linioj, ke ili ĉiuj komenciĝas ĉe unu sama 
vertikalo (escepte la alineajn deŝovojn) kaj 
havas unu saman longon. Kp remburi, dekstremigo, livemigo, malremburi, ĝisrandigo dekstren kaj maldekstren 
(la horizontala alkadrigo), hirta dekstro, 
nivelado. 
Angle: justification 
France:  cadrage 
Germane:  Ausschließen 
Ruse: выключка, 
выравнивание строк 
1996-08-25
Klaki por elekti objekton de grafika uzulinterfaco.
Fil. «Alklaki» estas transitiva formo de «klaki».
Angle: click 
Germane:  anklicken 
France:  cliquer 
Ruse: ткнуть 
1996-02-29
Revalorizi variablon per la sumo de ĝia kuranta valoro kaj krementaĵo. En Paskalo alkremento havas la formon de valorizo i:=i+k; en C disponeblas i += k kaj specialaj operacioj antaŭkremento kaj postkremento (++x, x++). Kp krementi, dekrementi.
Angle: increment, bump 
Ruse: приращение 
1996-02-29
 Speco de orientita arbo, tia direkta grafeo kun radiko r, ke 
Angle: incoming tree, input tree 
Ruse: входящее 
дерево 
1996-02-29
La ago elekti la referencan interpreton de valorizebla esprimo, precipe kiam ĉi tiu aperas en pozicio normale nepriganta elekton de la valoro. Ekz-e en C oni povas uzi la unulokan & por alreferenci valorizaton: q = &i;
Kp elreferenci.
Angle: address-of operator 
Ruse: 
заименование 
1999-02-20
 Transmeti programon 
aŭ datumon de periferia komputilo al ĉefkomputilo aŭ servilo, la malo de elŝuti. Kp ŝuti. 
Fil. Por kompreni la metaforan kontraston inter alŝuti kaj elŝuti oni imagu «Grandan Bitujon», deponejon de datumoj, al kiu la kontribuantoj alŝutas siajn kontribuaĵojn, kaj el kiu ili elŝutas bezonatajn informojn (kiel oni verŝas al si teon el samovaro).
Angle: upload 
France:  charger 
Germane:  laden 
Ruse: выложить 
1996-02-29
Alterna uzo de unu sama risurco por plenumi diversajn operaciojn aŭ funkciojn.
Angle: interleaving 
France:  alternance 
Ruse: чередование 
1996-02-29
En klavaroj de multaj komputiloj el la familio IBM-PC, nefiksa reĝimklavo (kutime markita per la surskribo Alt) kiu ŝanĝas la interpretadon de klavoj en maniero difinata de programo aŭ uzanto (kp funkcia klavo, registrumo, META-klavo). En la familio Makintoŝo al ĝi respondas «trifolio», «Komandoklavo» (angle clover, Command).
Angle: Alt 
Ruse: альтернативный регистр 
1996-02-29
∏ Speco de «metatermo» en sintaksaj reguloj (vd sintakso), prezentanta unu el pluraj ebloj (kazoj, branĉoj) en sintaksa generado. Alternativojn disigas la metasimbolo |.
Angle: alternative 
Ruse: альтернатива 
1996-02-29
 Ebliganta alterne transsendi datumojn en ambaŭ direktoj. 
Kp dupleksa, unudirekta. 
Angle: half-duplex 
France:  à l'alternance 
Ruse: 
полудуплексный 
1996-02-29
∏ En programlingvoj kun riĉa sistemo de datumtipoj, transformado de la rezulto de esprimo al la tipo, implice aŭ malimplice indikita de la kunteksto. Depende je la koncernaj tipoj, altipigo povas neprigi ŝanĝon de la interna prezento aŭ esti fikcia ago kiu rezultigas nenian operacion rultempan. Kp tipkonverto.
Angle: coercion 
Ruse: приведение 
1996-02-29
Programlingvo kies esprimiloj respondas plie al la homa pensmaniero ol al la arkitekturo de komputilo; kp simbola maŝinkodo.
Angle: 
high-level programming language 
Ruse: язык 
программирования высокого уровня 
1996-02-29
Vd dupleksa, plendupleksa, alterndirekta; kp unudirekta.
1996-02-29
∏ Plursenca (frazo, lingvo, gramatiko).
1996-02-29
«Sufikso signifanta: 1 membron de grupo …» [PIV].
Ni uzas ĝin en la senco de elemento; kontraste al ·er·, la sufikso ·an· ne neprigas atomecon (ekz-e, datumano povas esti mem kunmetita); en nia uzo ·an· ne neprigas ulecon (ekz-e samtavolano), kvankam ne malebligas ĝin (ekz-e en retano).
1996-02-29
Elemento de malsimpla datumo (= datumano) aŭ de alia strukturo (ano malsimpla ordono, listano ktp).
Angle: item; entry
2002-11-03
 
Angle: analytic 
Ruse: аналитический 
1996-02-29
Kontraste al simulado («nombra metodo») ĝi konsistas en matematika simboltraktado, transformanta modelon al bezonata formo, ekz-e al formulo esprimanta ekstreman valoron per la argumentoj. Ricevinte tian malimplican formulon oni substituas la nombrajn valorojn kaj kalkulas la solvon.
Angle: analytical method of model solution
1996-02-29
 Simbola modelo prezentanta sistemon en formo de ekvacioj, 
rilatigantaj la rezultojn, la «enigaĵojn», kun la argumentoj, la 
«eligaĵoj», ideale en la formo u=F(x), kie 
x estas la enigaĵvektoro, kaj u, la vektoro 
de la eligaĵoj. 
Angle: analytical model 
Ruse: 
аналитическая модель 
1996-02-29
«
 Diferenciala kaj 
integrala kalkulo, kaj partoj de la matematiko, en kiuj ili estas aplikataj» 
[PIV]. 
Angle: analysis 
Ruse: 
математический анализ 
1996-02-29
Programa aŭ aparata rimedo por trovi atributojn aŭ komponantojn de datumo: leksika analizilo, sintaksa analizilo.
Angle: 
analyzer 
Ruse: анализатор 
1996-02-29
Funkcianta surbaze de fizika simulado kaj kutime kun kontinuaj grandoj (kp cifereca).
Angle: analog 
Ruse: аналоговый 
1996-02-29
Aparato, solvanta problemon aŭ grupon de problemoj per fizika simulado. La konduto de analoga komputilo laŭas tiujn samajn ekvaciojn, kiel la solvenda problemo. La uzanto ricevas la serĉaĵon indikante la parametrojn de analoga komputilo respondajn al la donaĵoj de la problemo kaj mezurante la grandojn, respondajn al la rezultoj.
Angle: analog computer, analog machine 
Ruse: 
аналоговая машина 
1996-02-29
Operacio super aroj, ekz-e en MODULA anigu(A,i) ekvivalentas al A := A + { i }. Simila operacio enmetu estas uzata pri liniaj listoj. Kp eksigu; alkrementi.
Angle: include, INCL; insert 
Ruse: включить; вставить 
1996-02-29
(Grafiko:) Kreado kaj prezentado de desegnitaj moviĝantaj bildoj (= animaciaj bildoj).
Forumo: news:comp.graphics.animation.
Respondaro: ftp://src.doc.ic.ac.uk/usenet/news-info/comp.graphics.animation.
 
Fil. Mi malvolas nomi tion animado, ĉar rilatigi 
«animo»n al fizika movo estas okcidenta idiomaĵo; por ruso, tute logike, 
«animita bildo, vizaĝo ktp» havas sencon proksiman al «spirita»; logike 
«animita bildo» neniom pli esprimas fizikan movon, ol «bildo 
psiĥologia». 
Angle: animation 
France:  animation 
Ruse: мультипликация, 
синтез динамических изображений 
1997-07-02
 En HTML, markaĵo indikanta komencon kajaŭ finon de 
hiperteksta ligilo (hiperligilo). 
Angle: anchor 
France:  ancre, pointeur 
1996-02-29
∏ En iuj programlingvoj (Paskalo, Ada), nekompleta deklaro de programa objekto (datumtipo aŭ proceduro, funkcio), en kiu mankas semantikaj detaloj sed kiu tamen sufiĉas por ebligi la uzojn de la nomo de la objekto en la postiraj deklaroj. La mankantajn detalojn oni devas precizigi en plena deklaro aperonta pli malsupre. Anoncoj necesas por ebligi unupasan tradukon de rekursiaj proceduroj aŭ rekursiaj datumtipoj referencantaj unu(j) la alia(j)n, pro kio oni ne povas aranĝi ilin en konvena ordo (tiel ke la aplikaj aperoj sekvu la difinajn). En Paskalo proceduranonco aspektas jene:
   PROCEDURO q(x: t); daŭrigota; 
   PROCEDURO p(y:tt); 
      STARTO { ... } q(a); { ... } FINO; 
   PROCEDURO q; 
      { la parametrospecifojn oni ne ripetu } 
   STARTO { ... } p(b); { ... } FINO. Angle: forward 
declaration 
Ruse: предописание 
1996-02-29
 En komputila reto, publika datumatingo per FTP uzante la kromnomon anonymous. 
Angle: 
anonymous FTP 
France:  FTP anonyme 
Ruse: анонимный 
ФТП-доступ 
1996-02-29
En Paskala arkonstruilo, indiko pri unuopa elemento de la konstruata aro, aŭ pri intervalo da tiaj elementoj.
Angle: element description
1996-02-29
Usona nacia instituto pri la normoj, ekse ASA (American Standards Association, kp la unuojn por lumsentivo de fotomaterialoj), poste dum kelka tempo USASI (de kie USASCII).
1996-02-29
Stirsigno anstataŭanta signojn erarajn aŭ malvalidajn por koncerna aparato aŭ programo.
Angle: SUB, substitute character 
Ruse: литера замены 
1996-02-29
Maniero skribi datumon (ekz-e enigi signon per klavaro) ĉe kiu ĝi anstataŭas la kurantan datumanon (tiun indikatan de la kursoro). Kp disŝovreĝimo.
Angle: overtype, 
overwrite mode 
Germane:  Zeichenersatzmodus 
Ruse: режим 
замещения 
1996-02-29
 La kovrila plato aŭ folio, kiun oni 
malfermas komencante legi libron. Kp malantaŭa kovrilo. 
Angle: 
front cover 
France:  plat supérieur, plat premier, couverture antérieure 
Germane:  Vorderdeckel 
Ruse: первая 
страница обложки 
1996-12-28
Angle: predecessor 
France:  prédécesseur 
Germane:  Vorgänger 
Ruse: предшественник 
1996-02-29
Tia apero de la cifero nul, ke ĝi situas maldekstre de la unua nenula cifero de entjera parto de numeralo, ekz-e 04.5e-03; kp nesignifa cifero, vosta nulo.
Angle: 
leading zero 
France:  zéro en tête 
Germane:  führende Nullen 
Ruse: начальный 
ноль 
1996-02-29
Ĉiu el kromaj spacetoj situantaj antaŭ teksta fragmento, kiuj ne estas ĝia esenca parto; kp vosta spaceto.
Angle: leading space 
France:  blanc en tête 
Germane:  führende Blanks 
Ruse: начальный 
пробел 
1996-02-29
Vd ĉe postkondiĉo, priprograma pruvado.
Angle: 
precondition 
Ruse: условие на входе, 
предусловие 
1996-02-29
Krementa operacio, kiu unue krementas la operandon kaj poste liveras ties novan valoron; ekz-e en C, la operacioj ++n (antaŭalkremento, ekvivalentas al n=n+1) kaj --n (antaŭdekremento, n=n-1). Kp postkremento.
Angle: autoincrement; 
predecrement; preincrement 
Ruse: преинкремент; 
предекремент 
1996-02-29
Senkrampa operaciskribo ĉe kiu la operacisimboloj estas skribataj antaŭ siaj operandoj; ekz-e al la tradicia intermeta operaciskribo (a+b)×(c−d) en la antaŭmeta operaciskribo respondas ×+ab−cd.
Angle: prefix notation 
Ruse: 
префиксная запись 
1996-02-29
Speco de arbotrairo. Por elradika orda duuma arbo antaŭorda trairo difineblas rekursie:
La linia ordigo, realigata de antaŭorda trairo, ekvivalentas al antaŭmeta operaciskribo.Angle: preorder traversal
1996-02-29
 En 
libro, la paĝoj antaŭantaj la ĉeftekston; 
antaŭparolo, enhavtabelo, titolpaĝo ktp. Kp kromteksto, postteksto. 
Angle: preliminary 
matter, prelims 
France:  pages préliminaires, pièces liminaires 
Germane:  Titelei, Vorspann, Vorstücke 
Ruse: 
сборный лист 
1996-12-28
 Folio 
antaŭ relative granda parto de libro (interalie antaŭ la titolpaĝo de la 
tuta libro), sur kiu kutime estas presita nur la titolo (de la parto) kaj 
kies dorsflanko havas nenian tekston. 
Angle: bastard title, half-title 
France:  faux-titre 
Germane:  Schmutztitel, Vortitel, Schutztitel 
Ruse: 
авантитул; шмуцтитул 
1996-12-28
Traktado plenumata super donaĵoj por pretigi ilin al ĉefa datumprilaboro (akordigi interfacojn, kontroli la validon, forigi redundaĵojn ktp). Kp posttraktado, makroa generado.
Angle: 
preprocessing 
Ruse: предварительная 
обработка, препроцессирование 
1996-02-29
Ilprogramo por antaŭtraktado. Ekz-e C posedas enkonstruitan antaŭtraktilon, kiun eblas uzi por esperantigi ĝiajn vortosimbolojn (kiel en Leksiko de C).
Angle: 
preprocessor 
Ruse: препроцессор 
1998-08-20
Angle: look ahead 
France:  anticipation 
Ruse: упреждение 
1996-02-29
 Tia duloka rilato 
R⊆A×A, ke el xRy kaj yRx ĉiam sekvas 
x=y; ekz-e la rilato ≤. Kp malsimetria rilato. 
Angle: 
antisymmetric relation 
Ruse: антисимметричное 
отношение 
1996-02-29