Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

D —

  1. La kvina litero en la alfabeto de Esperanto.
  2. Roma cifero (500).
  3. Deksesuma cifero (dekume 13).
  4. En pluraj programlingvoj D servas por indiki duoblan precizon en prezento de dekuma numeralo.
  5. (d) mallongigo de la onoprefikso deci-, indikanta dekonojn.

1996-02-29


datagram·o

Retoj: Pakaĵo kompleta por transsendo tra komputila reto, t.e. sufiĉa por enkursigo (sen apliki informojn pli aliaj datuminterŝanĝoj aŭ retoj), transmetebla sen antaŭa konekto kaj kvitanco.

Kp kadro.

Angle: datagram
France: datagramme
Germane: Datagramm
Ruse: датаграмма

1999-07-04


Evi. data·o [SPIV] —

Datumo.

Fil. Datao estas la plej ĵusa variaĵo en la serio donitaĵodatumodateno… kaj la malplej ofte uzata. Ĝia ĉefa malavantaĝo (krom la neakceptiteco) estas tio, ke ĝiaj kunmetaĵoj ne impresas kiel unu vorto (ekz-e, databazo riskas impresi, precipe en la buŝa parolo, kiel data bazo; tio estas egale [mal]grava, kiel la kolizio kun dat-um-i).

1996-02-29


Evi. daten·o [SPIV] —

Datumo.

Fil. La vorto aperis por eviti kolizion inter datum-o kaj dat-um-o; ĝi imitas la germanan Daten. Tiun formon akceptis multaj esperantistoj (precipe en la Okcidento). Cetere, ankaŭ ĝi estas misanalizebla: dat-en-o; ekz-e, ĉu dateneligo estas daten-eligodat-eneligo? Ĝin sekvis datao.

1996-02-29


datum·an·o, datumartikolo, datumero [Cab] —

Nomebla parto de datumo, atingebla kiel aparta objekto: rikordo, ties kampo, elemento de tabelo.

Fil. Oni ofte proponas por tiu signifo la vorton «datumero»; mi ĝin malpreferas ĉar por mi -ero indikas malplejan nedivideblan parton, dum «datumano» eventuale povas mem esti malsimpla datumstrukturo.

Angle: data item
Ruse: элемент данных

1996-02-29


datum·ar·o, fizika dosiero —

Nuda kolekto da datumoj, sendepende je ĝia situo en komputa sistemo. Datumaro kun sia operaciuma nomo (indeksnodo) estas dosiero.

Angle: data set; document
France: ensemble de données
Germane: Datenmenge
Ruse: набор данных

1996-02-29


datum·bank·o

Kolekto da datumoj (datumbazoj, dosieroj) pri iu aplikkampo.

Angle: data bank
Ruse: банк данных

1996-02-29


datum·baz·a lingv·o

Kombino de datumpriskriba lingvo kaj datummanipula lingvo.

Angle: data-base language
Ruse: язык базы данных

1996-02-29


datum·baz-manipul·il·o

Vd DBM.

Angle: data-base management system
Ruse: система управления базами данных

1996-02-29


datum·baz·o

Kolekto de interligitaj datumoj uzataj de pluraj aplikoj per datumbaz-manipulilo (DBM).

Angle: data base
France: base de données
Germane: Datenbasis
Ruse: база данных

1996-02-29


datum·bus·o

Buso destinita por transmeti ĝeneralajn datumojn en komputilo. Normale datumbuso ebligas paralelan transmeton de tuta ĉelo. Kp adresbuso.

Angle: data bus, data path
Ruse: шина данных

1996-02-29


datum·flu·a arkitektur·o

Tia aranĝo de komputilo, ke la plenumon de ĉiu komando startigas la preteco de ties operandoj; antaŭdifinita linia ordigo de la komandoj malestas. En la priskribo de la datumfluo la operandoj estas indikataj ne per la adresoj de variabloj sed per la komandoj, kies rezultoj estas uzendaj. Datumflua arkitekturo respondas al funkciaj programlingvoj. Kp Neŭmana arkitekturo.

Angle: dataflow machine
Ruse: машина управляемая потоком данных

1996-02-29


datum·flu·a diagram·o

Direkta grafeo kies verticoj respondas al la variabloj kaj esprimoj de programo. Eĝo iras el vertico A al vertico B SSE A estas senpere uzata en la komputado de B.

Angle: data-flow chart
Germane: Datenflußplan
Ruse: информационный граф

1996-02-29


datum·koher·o

La eco de bonstata datumbazo havi ĉiujn datumanojn apartenantaj al unu sama versio.

Angle: data consistency
Ruse: согласованность данных, цельность данных

1996-02-29


datum·kontrol·o

Testado, ĉu datumo (precipe, kruda datumo) posedas postulatajn ecojn (ekz-e ĉu numerala kampo de enigaĵo konsistas el ciferoj, ĉu ĝia valoro situas en antaŭvidita intervalo ktp).

Angle: data validation
France: validation de données
Germane: Datenprüfung
Ruse: проверка данных

1996-02-29


datum·manipul·a lingv·o

Parto (sublingvo) de datumbaza lingvo. Ĝi disponigas rimedojn por registri, serĉi, ĝisdatigi kaj forviŝi datumojn; rimedojn kutime pli povumajn ol tiuj de ĝeneralcelaj programadaj lingvoj. Datummanipulaj lingvoj disponigataj al fina uzulo en dialogo ankaŭ nomiĝas informmendaj lingvoj.

Angle: data manipulation language
Germane: Datenbehandlungssprache
Ruse: язык манипулирования данными

1996-02-29


datum·o [KKV, SPIV], datenoj, dataoj —

Informo esprimita en maniero, kiu faras ĝin taŭga por traktado pure aŭtomata aŭ komputilizita.

Fil. Malgraŭ la etnolingvaj kutimoj estus preferinde ne pliigi la aron de vortoj nurmultenombraj (ja tondilo, pantalono en multaj etnolingvoj estas nurmultenombraj, sed tute regulaj en Esperanto). Se necesas indiki datumelementon de malsimpla datumo oni uzu datumanon; aliflanke, laŭbezone oni povas paroli pri pluraj datumoj. — La kritikon de donitaĵo, dateno, datao vidu sub tiuj kapvortoj. Datumo estis la unua el la serio da speciale komputikaj fakvortoj por la koncerna signifo (jam en 1972 [KKV]; Waringhien ĝin registris en 1976 en la Suplemento al sia Esperanto-Franca Vortaro; poste ankaŭ aliaj verkoj [Ber85, Cab, MMES, Kra83, Vat89]. «Datumo»n preferas la fakuloj de la «Budapeŝta skolo», ankaŭ eksterfake ĝi estas uzata — ekz-e de Piron, «Kiel la personeco sin strukturas» (1983).

Fakte ĉiuj tri formoj, senpere aŭ tra la Latina, devenas el doni, kaj tiu deveno estas ankoraŭ klare konsciata; la kutima Zamenhofa procedo en tiaj kazoj estus apliki la sufikson -um (rezultus donumo), sed ni ne scias pri uzoj de tiu latenta derivaĵo kaj ne intencas pliigi la nombron de la variaĵoj. La avantaĝoj de datumo estas ĝia konsiderinda akceptiteco kaj la respektinda deveno el angla-latina «datum».

Oni obĵetis (P. Jelenc), ke

Preskaŭ neniu komputiluzanto en Usono scias, ke «data» estas pluralo de datum … la vorto «datum» preskaŭ ne ekzistas en la anglalingva mondo krom ĉe tiuj klasike edukitaj. Kaj la sama validas (kvankam ne tiom ekstreme) por media/medium.
Nu, tio estas ne tute ĝusta:
  1. Post ĉi tiu rimarkigo mi pli atente notis la aperojn de la angla datum en la faka literaturo, kaj mi renkontis ĝin po almenaŭ unufoje ĉiumonate — jen en revuo (kia “Comm. ACM”), jen en teĥnika dokumentaro — ekz-e hodiaŭ (1996-12-06) en “The Java Language Specification”, §20.13:
    Each method effectively converts a given datum to a string…
  2. La ununombron scias ĉiuj lernintaj la anglan (la nedenaskaj parolantoj, kiuj bezonis konsulti la vortaron); ke la denaskaj parolantoj iom lernu estas ne nur justa (ĉiel ajn ili restas privilegiitaj), tio ankaŭ utilas por ilia studo de sia gepatra lingvo.
Cetere, datum estas ununombro ne nur de la angla data, sed ankaŭ de la germana Daten. Do, «datumo» estas la plej internacia.

La ĉefa obĵeto kontraŭ datumo estas, ke ĝi kolizias kun la verbo «datumi», kiun iuj (kiuj?) uzas por la senco «komenciĝi». Mi mem neniam en mia vivo renkontis tiun francaĵon en Esperanto; ankaŭ PIV ne donas aŭtoritatan ekzemplon; kaj la frazon

Tio ne datumas de hieraŭ
mi ne povas rigardi alie ol kiel mistradukon de la franca Ça ne date pas d'hier; ĉiel ajn, por mi ĝi ne estas frazo en Esperanto. La proksimsenca rusa diraĵo
Ne hieraŭ tio komenciĝis, ne morgaŭ finiĝos
ŝajnas al mi multe pli klara — kaj pli Esperanta.

Male, la vorton «datumo» mi renkontas sufiĉe ofte.

En SPIV «datumo» aperas sub dat-, do, kiel dat-umo; tio estas stranga: oni ja ne listigas forumon ĉe for, nek sternumon ĉe sterni. Etimologie tia kunigo estus egale pravigebla, kiel por dato/datumo, sed en la vortosistemo de Esperanto ili estas same senrilataj, kiel sama/samumo, kosto/kostumo.

Lit. 1. Ch. O. Kiselman. Studo pri la vorto «dateno» // Matematiko Translimen. 1992. N-ro 7. P. 41–45.

2. R.-J. Fischer. Kontraŭ «dateno», por «datumo» // Samkie [1]. P. 46–47.

Angle: data (pl de datum)
Germane: Daten (pl de Datum)
Ruse: данные

1996-12-06


datum·port·il·o [KKV] —

Fizika objekto destinita por konservi datumojn (trukartoj, disko ktp).

Angle: volume; data medium
France: support de données, milieu de données
Germane: Datenträger
Ruse: носитель данных

1996-02-29


datum·pri·skrib·a lingv·o

Lingvo por priskribi la strukturon de datumbazo.

Angle: data description language, data definition language
Ruse: язык описания данных

1996-02-29


datum·protekt·o
  1. Juro: Datumsekurigo.
  2. Aparataj kaj programaj rimedoj por eviti perdon, koherrompon aŭ misuzon de informoj sekve de erara aŭ senrajta datumatingo — kp datumsekurigo. Ekz-e, oni protektas parton de ĉefmemoro (memorspacon de unu tasko kontraŭ atingo el aliaj taskoj, vd memorprotekto), dosieron, datumbankon. Protekto povas konsisti en malpermeso ŝanĝi rikordon se oni ne scias la pasvorton rajtigantan je tiu operacio.

Fil. Niaj difinoj de datumprotekto kaj datumsekurigo estas bazitaj sur la franca [Larousse89]. Ŝajnas logika, ke oni volas esti sekura (ekster danĝero) kaj por tio aranĝas protekton. Bedaŭrinde, la anglalingvaj juristoj per sia “Data Protection Act” ktp konfuzas rimedojn kaj la celon.

Angle: data protection; security
France: protection de données
Ruse: защита данных

1996-02-29


datum·redukt(ad)o [KKV] —

Transformado de fonta datumo en datumon pli kompaktan kajaŭ pli facile trakteblan. Ofte datumredukto estas parto de antaŭtraktado, ekz-e senbalastigo de krudaj datumoj liverataj de senintelekta sentilo.

Angle: data reduction
Ruse: сжатие данных

1996-02-29


datum·registr·ad·o

Ĝenerala nomo de ĉia procedo, per kiu datumo estas transigata sur datumportilon en komputopreta (komputile legebla) formo.

Angle: data recording
Germane: Datenerfassung
Ruse: запись данных

1996-02-29


datum·sekur·ig·o

Tuto de rimedoj garantiantaj, unue, fizikan protekton de traktiloj kaj de datumportiloj kaj due, koheron kaj konfidencon de la informoj; kp datumprotekto. Vd atingopermeso, atingokontrolo, versio, restaŭrkopio.

Angle: EDP security; data protection
France: sécurité informatique
Ruse: безопасность данных

1996-02-29


datum·stri·o

Abstrakta sekvenca datumaro, ekz-e dukto vidata el interne de programo, kiu anas en ĉenstablo. Ofte ĝiaj datumanoj estas dispakitaj en vortojn, bajtojnblokojn kies longo ne kongruas kun la longo de la prezentataj datumoj.

Fil. Oni ne konfuzu datumstrion kaj datumfluon (datumflua arkitekturo, datumflua diagramo). — La vorto strio en tiu esprimo estas uzata en la metafora senco, simila al «akvostrio», «fumstrio» ktp; tiun sencon registris PV per citaĵo el Kabe:

el la lada pluvtubo fluis sur la pavimon mallarĝa akva strio
— dum PIV ĝin ne mencias.

Angle: (data) stream
Ruse: поток данных

1996-09-25


datum·struktur·o

Maniero kunigi plurajn datumojn en unu tuton.

Angle: data structure
Germane: Datenstruktur
Ruse: структура данных

1996-02-29


datum·tip·o

En programlingvoj, aro da valoroj kaj aro da operacioj super ili (abstrakta datumtipo); krome, por reala plenumo necesas implice aŭ malimplice difini konkretan prezenton por la valoroj kaj algoritmojn por la operacioj; kun tia kompletigo oni ricevas konkretan datumtipon.

En la objektema programado al la nocio de datumtipo respondas klaso.

En Paskalo, laŭ la sintakso

   datumtipo = simpla_tipo | malsimpla_tipo | referenca_tipo.

Pli detale la hierarkion de la Paskalaj datumtipoj prezentas la sekva listo:

Angle: data type
Ruse: тип данных

1996-02-29


datum·trafik·o

La nombro de pakaĵoj, cirkulantaj en komputila reto.

Angle: data traffic
France: trafic de données
Germane: Datenverkehr
Hispane: tráfico de datos

1996-02-29


datum·trans·met·o, komuniko —

Transporto de datumo inter pluraj space disigitaj aranĝaĵoj (datumstacioj). Vd komuniksistemo.

Angle: data transmission
Ruse: передача данных

1996-02-29


DBM, datumbaz-manipulilo, datumbaz-manipula sistemo, DBMS —

Programaro ebliganta difini la fizikan kaj logikan strukturojn de datumbazo, enigon kaj atingon de ĝiaj informoj.

Angle: data-base management system, DBMS
Ruse: СУБД, система управления базами данных

1996-02-29


decid·ebl·a ar·o, rekursia aro —

Mat.: Aro A estas decidebla, se ekzistas algoritmo por determini (decidi), ĉu ajna donita objekto estas ĝia elemento, aŭ ne; pli formale (kaj reduktante ĉion al la entjeroj, vd aritmetikigo): se la karakteriza funkcio de A estas ĉiea rekursia funkcio. Kp komputebla aro, akcepti.

Ekz-e, la sekvaj aroj estas decideblaj:

Angle: recursive set
Ruse: разрешимое множество, рекурсивное множество

1996-02-29


decid·ebl·o

Mat.: Problemo, eco aŭ rilato super klaso K estas decidebla, se ekzistas algoritmo, ebliganta por ajna k∈K determini, ĉu la koncerna demando estas respondenda per jesne. Ekz-e, la problemo, ĉu signoĉeno apartenas al kuntekstohava lingvo estas decidebla, ĉiuj NP-kompletaj problemoj, same — dum la haltproblemo por Turinga aŭtomato estas nedecidebla. Kp decidebla aro, komputeblo.

Angle: decidability
Germane: Entscheidbarkeit
Ruse: разрешимость

1996-02-29


decid·tabel·o

Priskribo de la agoj, plenumendaj ĉe diversaj kondiĉoj, en formo de matrico kies vertikaloj respondas al kondiĉkombinoj kaj kies horizontaloj respondas al la agoj.

Angle: decision table
France: table de décisions
Germane: Entscheidungstabelle
Ruse: таблица решений

1996-02-29


dediĉ*it·a

Pri risurco aŭ komputilo destinita tute por plenumi unu solan specialan funkcion aŭ tute disponigita al unu sola organo, aparato ktp. Ekz-e komputilo uzata nur por stiri ilmaŝinon aŭ permanenta konekto uzanta specialan lineon. Dediĉita risurco aŭ komputilo riskas longatempe restadi senokupa.

Angle: dedicated
France: dédié
Ruse: закреплённый, специальный

1996-02-29


dedukt*i

«(tr:) fari konkludon el la tuto pri la partoj, el la specaro pri la specoj, el ĝenerala principo pri ĝiaj konsekvencoj: silogismo estas dedukta rezonado

dedukt·o. Konkludo, farita el la tuto pri la detaloj» [PIV].

Kp derivi, inferenco. Fakte, dedukto estas uzata en la formala logiko kun tiu sama signifo, kiun «derivado» havas en genera gramatikokalkulo. — Se Γ estas finia aro da propozicioj de teorio, la esprimo Γ ⊢ A signifas, ke la propozicio A estas deduktebla (t.e. derivebla) el Γ per la deduktoreguloj (derivreguloj) de la teorio (kp valida).

Angle: deduce
Ruse: выводить

1996-02-29


defaŭlt·o [SPIV], persilentaĵo —

Valoro aŭ ago uzenda aŭ plenumenda se alio ne estas malimplice indikita. Kp pravalorizi, agordi, ŝlosilvorta parametro.

Rim. Oni ne konfuzu defaŭlton kun implica difino; ekz-e, apero de nedeklarita variablonomo en dosiermalferma ordono povas esti implica indiko ke la variablo havas dosieran tipon; simile pri implica deklaro de (ekstera) funkcinomo per ĝia apero en funkcivoko.

Fil. Eblaj alternativoj: apriora, pormanka; aŭ, imitante la rusan terminon, persilenta, persilentaĵo (ago aŭ atribuo kiu aktualiĝas se alio ne estas dirita, t.e. per la fakto ke la program[ist]o silentis pri ĝi; kp la esprimon «laŭ nia silenta interkonsento» — cetere, Zamenhofan). — Eblas misanalizo de-faŭlt-o (faŭlto estas termino geologia).

Angle: default
Pole: domyślne
Ruse: умолчание

1996-02-29


de·for·a ating·o

Retoj: Uzado de risurcoj de fora komputilo (ekz-e per Telnet).

Angle: remote access
Ruse: дистанционный доступ

2000-02-25


degener*a matric·o

Mat.: Kvadrata matrico kies determinanto estas 0. Ĝiaj horizontaloj (kaj respektive, vertikaloj) estas lineare interdependaj kaj ĝia rango estas malpli granda ol ĝia ordo.

Angle: singular matrix
Ruse: вырожденная матрица

1998-09-18


deklar·em·a lingv·o, neprocedura programlingvo —

Tia programada lingvo, ke la programoj en ĝi prezentitaj indikas interdependaĵojn kaj rilatojn inter objektoj sen precizigi la plenumendajn agojn aŭ la ordon de komputado. Do, la programisto indikas ne tion, kion oni faru, sed plie deklaras ecojn de la serĉataĵoj, kiaj ili estas. Kp ordonema programlingvo.

Angle: declarative language, nonprocedural language
France: langage déclaratif
Germane: beschreibende Programmiersprache
Ruse: декларативный язык, непроцедурный язык

1996-02-29


deklar*o [KKV, Jel] —

Programlingva frazo indikanta tipon aŭ signifon de programa objekto (nomo, konstanto, variablo, proceduro) por iu regiono (ekz-e bloko). Vd konstantodeklaro, tipdeklaro, variablodeklaro, procedurdeklaro, funkcideklaro. Kp ordono.

Rim. Laŭ la tradicio de Paskalaj lingvopriskriboj oni ofte rezervas la terminon deklaro por la deklaroj de variabloj, proceduroj kaj funkcioj, dum la deklarojn de konstantoj kaj datumtipoj oni preferas nomi difinoj.

Angle: declaration
France: déclaration
Germane: Vereinbarung
Ruse: описание, декларация

1996-02-29


dekliv*o, retroklino —

Askia signo \ (la kodono 92 = 16u5C), «inversa frakcistreko».

Fil. Konsideru fonetikan simetrion inter «ObLiKVo» (oblikva frakcistreko /) kaj «deKLiVO»

Angle: backslash
France: barre oblique inverse
Germane: Rückschrägstrich
Ruse: обратно-косая черта

2000-09-08


de·krement·i

Krementi per subtraho; ekz-e en C, a[i]-=x; kp memdekremento, alkrementi.

Angle: decrement
France: décrément
Germane: Dekrement, Verminderung
Ruse: декремент, отрицательное приращение

1996-02-29


dek·ses·um·a nombr·o·sistem·o [Jel, Pfei] —

Pozicia nombrosistemo kun la bazo 16. La mankantajn ciferojn (post 9) oni kutimas prezenti per la literoj A, B, C, D, E, F. Por distingi deksesumajn numeralojn disde la dekumaj oni postmetas la literon H (tiel en MODULA; ekz-e 11H, 1A2FH) aŭ antaŭmetas 0X (tiel en C: 0X11, 0X1A2F). En la H-sistemo antaŭira nulo servas por distingi numeralojn disde nomoj, ekz-e 0FFH estas numeralo, FFH estas nomo. Ada malpli dependas je la angla vorto, en ĝi la bazon indikas dekumaj ciferoj: 16#11#, 16#FF#, aŭ 16:11:, 16:FF:. Similan sistemon disponigis ALGOL-68: 16r11, 16rFF (r estas mallongigo de radiko, sinonimo de bazo).

Nia Leksikono uzas similan sistemon: 16u1F, ktp.

Deksesuma nombrosistemo pli bone harmonias kun la okbitaj bajtoj, ol la okuma nombrosistemo (en deksesuma nombrosistemo ĉiu bajto prezenteblas per 2 deksesumaj ciferoj).

La entjeroj deksesume: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 0A, 0B, 0C, 0D, 0E, 0F, 10, 11, 12, 13, 14, 15…

Oni povus pravigi la C-skribon (kun 0X) en Esperanto per tio, ke X kombinas la sonojn de la radikoj, formantaj la nomon de la nombrosistemo:

(dek+ses)·uma = deKSesuma = deXesuma

Angle: hexadecimal notation
France: système de numération hexadécimale
Germane: sedezimale Darstellung
Ruse: шестнадцатиричная система счисления

1996-09-26


dekstr·a korn*o [Pt], akuto —

La supersigno ´ (ekz-e en la franca é); en Unikodo kaj en la Latina-3a ĝia kodono estas 180 = 16uB4; kp apostrofo, liva korno, diakritilo.

La dekstra korno povas indiki diversajn fonetikajn fenomenojn: akutan akcenton (en la greka), longan vokalon (ĉeĥe, hungare), moligon de konsonanto (pole), malvastan prononcon (franca é) ktp.

Angle: acute accent

1996-04-07


dekstr·e linear·a gramatik·o

Lineara gramatiko, kies ĉiuj derivreguloj havas la formon A→β A→βB  (kie A, B estas sintaksaj variabloj, kaj β estas baza ĉeno). En la hierarkio laŭ Ĉomski la lingvoj generataj de dekstre linearaj gramatikoj estas numeritaj kiel lingvoj de la tipo 3; fakte tiu lingvotipo estas la klaso de la regulaj lingvoj.

Angle: right linear grammar
Ruse: праволинейная грамматика

1996-02-29


dekstr·em·ig·o

Lib.: Ĝisrandigo dekstren, aranĝo kiu lasas malglata la maldekstran randon de teksto (se via legilo komprenas la indikitan aranĝon, tiam la teksto mem de ĉi tiu artikolo montras dekstremigon, ĝiaj linioj estas dekstremaj).

Angle: flush right, right alignment
Ruse: выключка вправо

1996-02-29


dek·um·a [PIV, Jel, Pfei], decimala, dekaria [SPIV] —

Rilata al la dekuma nombrosistemo (dekuma prezento, punkto).

Fil. Decimala estas vorto oficiala, tamen neuzata de la fakuloj, ĉar ĝi ne estas sistemeca (kp duuma, okuma nombrosistemo, deksesuma nombrosistemo). La SPIV-a dekaria restas kabineta elpensaĵo (vd sub ·ari·a). Iujn ĝenas, ke laŭ PIV dekumi signifas «Puni ribelintan trupon, ekzekutante ĉiun dekan soldaton en la vicoj». Malfacilas imagi kuntekston, kie tio povus estigi konfuzon; kaj se oni nepre volas eviti homonimojn, oni prefere ŝanĝu la vorton malpli aktualan kaj malpli uzatan; ekz-e, oni diru decimacii, dekonumi.

Angle: decimal
Ruse: десятичный

1996-02-29


dek·um·a nombr·o·sistem·o [Jel], decimala nombrosistemo —

Pozicia nombrosistemo kies bazo estas 10.

Angle: decimal notation
Ruse: десятичная система счисления

1996-02-29


deleg*ad·o

En objektema programado, priskribi iun informon pri nova objekto per referenco al alia objekto (praobjekto, prototipo); do, delegado estas speco de heredado, tamen ne inter klasoj, sed inter objektoj.

Angle: delegation
Ruse: делегирование

1996-02-29


demand·o·sign·o [PIV], ĉusigno —

La signo ? (Askie 63). Ofte uzata estiel invitoĵokero.

Angle: question mark, whatmark
Pole: znak pytania
Ruse: вопросительный знак

1996-02-29


de·met·ebl·a disk·o [MMES] —

Disko (magneta aŭ lumdisko), kiun oni povas facile elpreni el ĝis diskingo por anstataŭe meti tien alian demeteblan diskon (konraste al fiksita disko).

Formale disketo estas «demetebla disko», tamen kutime tiun terminon oni aplikas al demeteblaj diskaparatoj, aŭ — historie — al la malnovaj «diskopakaĵoj» de 1970-aj jaroj, kiuj estis grandaj kiel aŭtomobila rado, kaj estis uzataj per diskturniloj grandaj kiel lavmaŝino.

Angle: removable disk
Ruse: съёмный диск, сменный диск

2000-02-19


de·met·i

Forigi dosiersistemon el operaciuma medio, malebligante atingi ĝin. Kp surmeti.

Angle: unmount

1998-03-06


demon*o, dajmono [PIV] —

Programpeco aŭ procezo kiu ne estas malimplice vokata, sed kiu gvatas estiĝon de iu kondiĉo. Demonoj oportunas en programado de artefarita intelekto. Ekz-e en sciobazo oni povas realigi derivregulojn per demonoj. Aldono de nova sciero S aktivigas koncernajn demonojn (depende je la sciero), kiuj aldonos novajn scierojn, derivitajn per ilia derivregulo el S. Tiuj kromaj scieroj aktivigos novajn demonojn laŭ la logikaj ĉenoj. Dume la ĉefprogramo procedas pri sia propra laboro.

Angle: dæmon, demon
Ruse: демон

1996-02-29


demonstr·aĵ·o
  1. Frua, apenaŭ funkcianta versio de programo, eventuale realiganta nur kelkajn uzmanierojn.
  2. Limigita versio de preta komerca programprodukto, sufiĉa por demonstri ĝian funkcimanieron, sed nesufiĉa por regula uzado. Ekz-e versio de komputila vortaro kiu entenas nur la artikolojn komenciĝantajn per «A». Kp provversio.

Angle: demo version

2002-04-14


Demorgan·a·j leĝ·o·j

Du interdualaj identaĵoj de Bulea algebro:

¬(x ∨ y) = (¬x) ∧ (¬y)
 ¬(x ∧ y) = (¬x) ∨ (¬y)

Rim. Nomitaj omaĝe al Aŭgusto de Morgan.

Angle: de Morgan's laws
Ruse: законы де Моргана

1996-02-29


dens·a tabel·o

Tabelo (kaj speciale matrico) kies relative multaj elementoj diferencas de 0 (kontraste al maldensa tabelo).

Angle: dense array

1998-08-19


dens·ig·i, kunpremi[PIV] —

Malgrandigi la longon de datumo(j) per relative pli malsimpla procedo, kiu pli draste ŝanĝas la bitkombinojn, ol naiva pakado (vd paki).

Fil. Densigite la datumeroj ŝajnas tute perdi sian formon, kvazaŭ «pistite» (angle crunched). Aliaj naturaj vortoj estus «kompaktigi» (sed ĝi povas havi alian signifon, vd kompaktiga makulaturtraktado) kaj «kunpremi».

Angle: compress, crunch
Ruse: сжать

2000-08-08


dens*o

Memorkapacito de datumportila mezurunuo, ekz-e por disko, la nombro de bajtoj en unu sektoro, de sektoroj en unu trako, de trakoj sur la disko.

Angle: density
Ruse: плотность

1996-02-29


depon*ej·o [PIV] —

TTT-ejo disponiganta diversan programaron aŭ aliajn datumojn. Fizike la datumoj povas esti konservataj dise en diversaj retnodoj (virtuala deponejo, simila al Virtuala Esperanto-Biblioteko).

Angle: repository

1998-09-08


deriv·arb·o

Arbo prezentanta derivadon de ĉeno en genera gramatiko. La radiko respondas al la aksiomo de la gramatiko, la folioj — al la ĉeneroj kaj la internaj verticoj — al la nocioj kaj reguloj, kies apliko generis iliajn idajn verticojn.

La arbon oni povas prezenti grafike (ekz-e Sintaksa derivarbo en Paskalo). Alian, «ingadan» (aŭ «krommarĝenan») manieron prezenti derivarbon vd ĉe plursenca.

Angle: derivation tree, parse tree
Ruse: дерево вывода, дерево разбора

1996-02-29


deriv*i

Konstrui sekvencon de aplikoj de gramatikaj derivreguloj rezultigantaj koncernan ĉenon.

Fil. PIV disponigas ankaŭ neoficialajn vortojn inferenco, inferenci, kiuj en multaj okazoj povus konkuri kun «derivi» kaj rezultigi formojn pli proksimajn al la anglaj. Tamen ni dubas pri la neceso de tiu kroma termino.

Angle: derive
Ruse: выводить

1996-02-29


deriv·motor·o, derivilo —

En konsililo, programo aktivanta derivregulojn rilatajn al solvata problemo kaj asocianta al ili la koncernajn informojn de la sciobazo. Derivmotoro devas esti laŭeble ĝenerala, sendependa je la apliktereno.

Angle: inference engine
France: moteur d'inférence, interpréteur
Germane: Inferenzmaschine
Ruse: механизм вывода

1996-02-29


deriv·regul·o

Vd ĉe genera gramatiko, kalkulo, sintakso.

Angle: production (rule)
Ruse: правило вывода

1996-02-29


(1) desegn*il·o

Aparato elkomputiliganta la datumojn en grafika formo sur paperon (ruldesegnilo, tabla desegnilo, rastruma desegnilo).

Angle: plotter
France: traceur
Germane: Plotter, Kurvenschreiber
Ruse: графопостроитель

(2) desegn*il·o [Pfei] —

Grafikilo, speco de linia grafika redaktilo, programo por krei desegnojn, plej ofte en dialogo.

Angle: draw program, graphics editor
Ruse: графический редактор, редактор изображений

1996-02-29


de·sub·a analiz·o

Speco de sintaksa analizo en kiu la derivarbo estas konstruata ekde la folioj. Kp desupra analizo.

Angle: bottom-up parsing
Ruse: восходящий разбор, анализ снизу вверх

1996-02-29


de·sub·a konstru·ad·o

Tia maniero konstrui programaron, ke unue estas projektataj kaj ĝustigataj la programoj por la pli simplaj agoj, el kiuj poste estas konstruataj la pli komplikaj. Kp desupra konstruado.

Angle: bottom-up development (design)
France: développement ascendant [de bas en haut]
Germane: Bottom-up-Entwicklung, Aufwärtsentwicklung
Ruse: восходящая разработка, разработка снизу вверх

1996-02-29


de·supr·a analiz·o

Speco de sintaksa analizo en kiu la derivarbo estas konstruata ekde la radiko.

Angle: top-down parsing
Ruse: нисходящий разбор, разбор сверху вниз

1996-02-29


de·supr·a konstru·ad·o

Maniero konstrui programaron, konsistanta en plurpaŝa precizigo de ĝenerala problemo. Je ĉiu paŝo de la detalado por ĉiu farenda tasko (problemo) estas verkata programo, prezentanta la solvon per kombino de pluraj subtaskoj. Subprogramoj de la subtaskoj komence estas ŝtopaĵoj, plenumantaj minimuman agon aŭ tute senagaj. Tamen dum la tuta konstruado oni havas funkciantan prototipon de la konstruata programaro, kaj la konstruado finiĝas samtempe kun la projektado sen aparta stadio de ĝustigo.

Angle: top-down development
Ruse: нисходящая разработка, разработка сверху вниз

1996-02-29


de·supr·a projekt·ad·o

Maniero konstrui programaron per reduktado de la ĉefa problemo al aro de pli simplaj, ĉiu el kiuj estas solvata per la sama procedo, ĝis la solvo de la subproblemoj iĝas memevidenta.

Angle: top-down design
France: conception descendante [de haut en bas]
Germane: Top-down Entwurf, Entwurf von oben nach unten
Ruse: нисходящее проектирование

1996-02-29


(1) de·ŝov*o

Komp.: Ĉe relativa adresado, tiu parto de la plena adreso de objekto, kiu determinas ĝian pozicion interne de memorareo, relative al ties origino (al la bazo de la memorareo).

Angle: displacement, offset
Ruse: смещение

1996-02-29

(2) de·ŝov*o, indento, alineo, ensalto —

Lib.: Maniero disigi alineojn per ŝovo de ilia unua linio disde la ordinara marĝeno: per deŝovo enen (la plej ofte uzata), aŭ per deŝovo eksteren. Kp indento, krommarĝeno.

Angle: indent, indention, paragraph break
France: alinéa
Germane: Einzug
Hispane: sangría, sangrado
Pole: wcięcie
Ruse: отступ, красная строка

1996-09-01


determin*ant·o [PIV] —

Mat.: Deterninanto de kvadrata matrico M havanta la ordon n estas la signumhava volumeno de paralelepipedo formita sur vektoroj egalaj al la horizontaloj de la matrico en n-dimensia vektora spaco (simbole det M).

(Oni povas konstrui alian samvolumenan paralelepipedon el la vertikaloj).

Angle: determinant
Ruse: определитель

1998-09-13


determin*ism·a

Algoritmo kaj la per ĝi difinita komputado estas determinismaj, se por ĉia komputa situacio ekzistas ne pli ol unu ebla daŭrigo (vd ĉe aŭtomato). La nocio estas aplikata ankaŭ al la realaj komputaj procezoj, priskribataj de programlingvoj, kia ekz-e Paskalo. Determinisma algoritmo ĉiam estas kunflua, kvankam ne ĉiu kunflua algoritmo estas determinisma.

Fil. «determin*ism·o Filozofio: Doktrino, laŭ kiu ĉio en la universo, eĉ la homaj voloj, estas la nepre necesa rezulto de antaŭaj kondiĉoj» [PIV].

Angle: deterministic
Germane: deterministisch
Ruse: детерминированный

1996-02-29


detru*i

Neniigi dinamikan objekton kaj malokupi ĝian memoron. En Paskalo tiu ordono aspektas kiel voko al praproceduro:

detruu(fig, cirklo);
— kp la kreadon sub memorgenerilo. Kp malkonstruilo.

Angle: dispose, deallocate, free
Ruse: освободить, уничтожить

1996-02-29


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion