Antaŭan paĝon Indekson Instrukcion

Kiel instali la Komputikan Leksikonon

Ĉion necesan vi povas trovi ĉe http://www.esperanto.mv.ru/Download/KompLeks/.

La aranĝo de la distribuaĵo

La Komputika Leksikono estas hiperteksto en HTML. Ĝi ekzistas en pluraj signaroj:

Ĉiuj varioj de la Leksikono estas generataj el unu sola fonta prezento (aro da tekstaj dosieroj en la Latina-3a) per C-programo. Vi povas preni pretajn HTML-dosierojn en konvena signaro, aŭ meme generi HTML-paĝaron el la fontaj dosieroj; cetere, tiel vi povas fari HTML-paĝaron ankaŭ en aliaj signaroj, nome KOI-8 aŭ pura Askio.

La tuta paĝaro rezidu en du dosierujoj:

  1. la HTML-dosierujo, kies nomo ne gravas (supozu, ke ĝi estas KL)
  2. la dosierujo KL/BILDOJ, entenanta dosierojn kiuj ne dependas je la signaro kaj kiuj nenion referencas.

Tiparoj por la signaro Latina-3a

sub Unikso
oni povas uzi la Latinan-3 en X (W3, Netscape k.a.), elŝutinte ekranajn tiparojn
en Ameriko (Usono)
ftp://ftp.cs.indiana.edu:/pub/elisp/w3/fonts/iso-8859-3.tar.gz; ftp://ftp.cs.indiana.edu:/pub/elisp/w3/fonts/l3-tiparoj.tar.gz;
en Eŭropo
ftp.stack.nl/pub/esperanto/fonts.dir/adobe3.tar.gz; ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/fonts.dir/l3-tiparoj.tar.gz.
por Makintoŝo
M. Urban (urban@rand.org) faris du ekranajn tiparojn, peratajn de
ELNA, Esperanto League of North America, Box 1129, El Cerrito, CA 94530, 415 653–0998;
sub MS-DOS
oni povas uzi programetojn por esperantigi la ekranajn adaptilojn EGA, VGA: ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/fonts.dir/iloj.zip. Eblaj foliumiloj estas doslynx kaj minuet.
sub MS-Windows
oni povas uzi kelkajn TTF-tiparojn, disponeblajn de
Ĉi tie estas testo por kontroli, kiel aspektos la supersignitaj literoj sur via ekrano.


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion