- Abstraktaj aŭtomatoj: Ĝeneralaj trajtoj
- La Turinga aŭtomato
- La reĝistra aŭtomato
- Pri kompliko: de komputado
- Pri la komplikteorio
- Petri-retoj
Difino
La terminaro de la teorio de aŭtomatoj implicas fikcian
meĥanismon, kiel tiu bildigita sur la figuro:
---------------------------------------------------------
| | # |a₁|a₂| ....... |ai| ... |an| # | |
---------------------------------A-----------------------
|
,---------. ,--------+----------.
|Malfinia \ ,---------| Finia stirorgano |
`. memoro )›----' `-------------------'
|_________/
Ĝi konsistas el
- movebla eniga rubando, nebarita, dividita en fakojn, ĉiu el
kiuj povas enteni ĝuste po unu signon
ai, kie 0≤i≤N, a₀ estas la vakuo, finia signaro
A={ai} estas la ekstera alfabeto de la aŭtomato, la limojn de la
enigaĵo indikas speciala kromsigno (sur la figuro, "#");
- malfinia interna memoro, kiu normale havas ian strukturon.
Ofte ĝi estas prezentata kiel movebla memorrubando, eventuale
barita unuflanke, finia aŭ malfinia, dividita en fakojn; en ajnan fakon
eblas skribi po ĝuste unu signon
Sj, kie 0≤j≤M, S₀ estas la vakuo, la finia signaro S estas la interna
alfabeto de la aŭtomato;
- finia stirorgano, kiu ĉiam estas en unu el la finia aro da
statoj X; kiu havas legilon (legkapeton) por la eniga
rubando; kaj legil-skribilon (lega-skriban kapeton) por la interna memoro
(memorrubando).
Aŭtomato faras elementajn paŝojn, kiuj
dependas je la stato de la stirorgano, de signo legata de la enigrubanda
kapeto, kaj de finia datumo el la interna memoro. Per unu paŝo la aŭtomato
povas
- ŝanĝi la staton de la stirorgano;
- ŝovi la enigrubandan kapeton je unu fako ajndirekte aŭ lasi ĝin senmova;
- fari finian ŝanĝon en la interna memoro.
Se por ĉia situacio
ekzistas ne pli ol unu ebla elementa paŝo, la aŭtomato estas
determinisma. Sen la postulo pri tiu unikeco la aŭtomato (kaj la
komputado per ĝi farata) estas nomata nedeterminisma. Do,
determinismo estas triviala kazo de nedeterminismo. Komence la eniga rubando
estas en tia pozicio, ke ĝia legilo vidas la unuan (la plej maldekstran)
signon, la interna memoro estas virga kaj prezentas sian unuan fakon al la
legil-skribilo, la stirorgano estas en la komenca stato X₀.
La
aŭtomato haltas atinginte iun el la specialaj haltstatoj
Xh; ekz-e, se necesas konstrui aŭtomaton kiu kontrolu,
ĉu la signoĉeno skribita sur ĝia eniga rubando apartenas al koncerna
formala lingvo, oni povas antaŭvidi du haltstatojn: SUKCESO (la
signoĉeno estas akceptita, aŭ
rekonita) kaj FIASKO (ĝi certe ne apartenas al la
lingvo). Por iuj lingvoj kaj aŭtomatoj eblas tria eventualo: la aŭtomato
laboras senfine, ne povante atingi haltstaton.
Ĉiu determinisma
aŭtomato kalkulas komputeblan
funkcion: la argumento estas la signoĉeno skribata sur la eniga rubando,
la rezulto estas la signoĉeno skribata sur la memorrubando (kajaŭ la
haltstato).
Aplikoj
La nocio de aŭtomato estas uzata en
diversbranĉaj komputikaj studoj, precipe rilataj al cirkvitoj, algoritmoj, formalaj lingvoj. Aŭtomatoj estas
instrumento kiu servas al formaligo de la analizaj procedoj dum
strukturrekono. Ekz-e, en la teorio de formalaj lingvoj oni rilatigas al ĉiu
speco de gramatikoj ekvivalentan tipon de aŭtomatoj kiuj akceptas la signoĉenojn obeantajn tian gramatikon — tiel
oni rilatigas al la senkuntekstaj
gramatikoj la stakajn aŭtomatojn;
al la kuntekstohavaj
gramatikoj, la lineare
baritajn aŭtomatojn; al la regulaj
esprimoj, la finiajn aŭtomatojn,
kaj al la plej ĝenerala tipo, la Turingan
aŭtomaton (vd hierarkio laŭ
Ĉomski).
La skemon de Turinga aŭtomato
prezentas la sekva figuro.
---------------------------------------------------------
| | # |a₁|a₂| ....... |ai| ... |an| # | |
--------------------------------A------------------------
|
,--------+----------.
| Finia stirorgano |
`--------+----------'
\
\_
\
\
---------------------------------V-----------------------
| | # |s₁|s₂| ....... |sj| ... |sm| # | |
---------------------------------------------------------
La
interna malfinia memoro (vd aŭtomato) de Turinga aŭtomato estas linia
rubando kun legil-skribilo (lega-skriba kapeto).
Per unu paŝo la Turinga aŭtomato povas
- ŝanĝi la staton de la stirorgano;
- ŝanĝi la signon en la fako, ĉe kiu
staras la legil-skribilo;
- ŝovi unu aŭ ambaŭ kapetojn, sendepende unu je la alia, je unu fako
ajndirekte aŭ lasi ilin senmovaj.
Simbole, Turinga aŭtomato estas 7-opo
M=(X,A,S,D,x₀,s₀,F)
kie (kp aŭtomato)
- X estas finia aro da statoj, x₀∈X estas la komenca stato;
- A estas finia ekstera alfabeto;
- S estas la finia interna signaro,
s₀∈S estas vakuo;
- D estas ĵeto el
X×(A+{#})×S en la subararon de
X×(S−{s₀})×{−1,0,+1}×{−1,0,+1}
Se (y,s′,dl,di)∈D(x,a,s), tio signifas
jenon: kiam la Turinga aŭtomato M, estante en la stato x,
legas a-n de la eniga kaj s-n de la internmemora rubandoj,
tiam ĝi rajtas transiri en la staton y, anstataŭigi s-n
je la nevakua signo s′ kaj movi la enigan kaj internan kapetojn je
dl kaj di paŝojn respektive
(−1 estas ŝovo maldekstren, 0 estas nemovo, +1 estas
ŝovo dekstren).