(informojn pri MELA: klaku cxi tie)
De tio cxi renkontigxo mi tute ne faris fotojn, sed unu foto tamen mi ricevis de Rasa:
Rasa skribis al mi ke sxi sendis la foton al foto-konkurso de la litova junulinamata jxurnalo "Panele" (=Frauxlino, sed devus esti punkto sur la lasta e en Panele). Sxi (aux pli bone, Edi) nomis la foton "Kie estas nia sapeto?". Kaj la jxurnalredakcio pensis ke Rasa mem elpensis la novan lavmetodon kaj pro tio aljugxis la plej alta premio en la "frenezaj" kampo, kaj donacis al sxi malgrandan "Sony" muzikauxskultilon.