IJK 1999, Zánka -- uh, pardonu, Veszprém, Hungario

De tio cxi renkontigxo mi ne vere havas multajn fotojn. Nur de la unua (amase partoprenita) programero, la akceptado, mi havas multajn fotojn. La tagon poste mi enamigxis, kaj la kvanto de pri-IJKajn fotojn suficxe malplimultigxis post tio.

La akceptado -- problemoj!



La komputila tablo en la akceptejo.


Malgraux cxiuj klopodoj en la akceptejo, ekstere ni nur vidis tion cxi. (`Akceptejo ankoraux ne funkcias. Bonvolu NE enveni!')


LKK anoncis ke fakte estis problemoj kun la akceptado.


Aliaj jam sciis ke estis problemoj, kaj utiligis la tempon alie


Kaj, finfine, la akceptejo ekfunkciis. Cxar komence ili akceptis cxirkaux 10 homojn hore (kvankam aligxis 500), vico ekestis.


`Se vi havas problemojn, iru al la komputila tablo'. Ni iris amase!



Fotemulo preparigxas por la alveno de la suneklipso.


`Suno revenu', oni kantis dum la eklispo (fakte tuj poste)


Dum la `tago de la lingvoj', oni kantigis nin cxehxe.


Internacia vespero. Nederlandanoj prezentas strangan skecxon.


Kaj la foriro.



Fotoj de aliaj kunvenoj
Mia hejmpagxo