Retoj
- Tavolstako: la Septavola etalona modelo:
- Pri spamo
- 7) Aplika tavolo
- Subtenas aplikajn procezojn kaj programojn de
fina uzulo, ebligas ilian interagon kun retaj
objektoj
- 6) Prezenta tavolo
- Provizas funkciojn uzeblajn en la Aplika tavolo por
interpretado de transmetataj datumoj, i.a. kodojn de la stiraj kaj informaj
signoj, bildigon, komandojn por stiri terminalon
- 5) Seanca tavolo
- Disponigas logikan priservon de du retaj objektoj,
komunikiĝantaj en la Prezenta tavolo, stiras ilian interagon per sinkronigo de mesaĝoj, zorgas pri la
atingorajtoj
- 4) Transporta tavolo
- Determinas, kiel uzi la Retan
tavolon por «travidebla» komunikado inter du retnodoj dum seanco
- 3) Reta tavolo
- Realigas
transmeton de pakaĵoj inter du retnodoj (enkursigon, adresotraktadon, multipleksoradon)
- 2) Kanala tavolo
- Kreas, funkcitenas kaj malkreas virtualan
kanalon; diskadrigas datumojn por transmeto en
la Fizika tavolo, traktas kvitancojn kaj resendas la kadrojn kies transmeto fiaskis
- 1) Fizika tavolo
- Difinas meĥanikajn, elektrajn, funkciajn kaj procedurajn ecojn de la interfaco inter komputilo kaj datumtransmeta
medio